Vizaĝkovraj vestaĵoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
En nombro de landoj tra la mondo estas sub iaj cirkonstancoj laŭleĝa malpermeso sur vizaĝkovraj vestaĵoj aŭ maskoj. Al la vizaĝkovraj vestaĵoj estas kalkulataj jenaj vestaĵoj: nikabo, burko, bivakĉapo, maskoj kaj zentaj-kostumoj.
Nikabo, burko kaj kaptukoj estas ĝenerale asociataj kun personoj havantaj striktajn ideojn pri la religio. En landoj kie islamo ne estas la superrega religio, precipe la okcidenta mondo, tiu ĉi temo estas politike kaj socie sentema.[1]
En la Korano (surao 33:59) troviĝas teksto pri 'revelaj supervestaĵoj'. Inter islamaj 'ekzegezistoj' ekzistas ĝenerale tri ĉefaj grupoj en rilato al vizaĝkovraj vestaĵoj.
Krom bivakĉapoj (alilingve ankaŭ konata sub la nomo baclava) popularaj ĉe krimuloj kaj ekstremaj perfortuloj, estas ankaŭ homoj, kiuj ŝatas porti zentaj-kostumon kiel dua haŭto por ludi kun malsama identeco, pro seksalloga kialo, ktp[2].
Ĉiuj tri vestaĵoj (nikabo, burko kaj zentaj) kovras (preskaŭ) komplete la tutan korpon. Ekzistas tamen esence diferenco inter unuflanke burko kaj nikabo kiuj posedas religie fanatikan konotacion kaj la zentaj-kostumoj kiuj ne estas religie inspiritaj. Kvankam ankaŭ aliaj vestaĵoj povas esti interpretataj kiel religia simbolo, kiel certaj kaptukoj: burko, nikabo kaj zentaj portataj en la publika vivo faras la personon preskaŭ nerekoneblan kaj pro tiu kialo povas konduki al misuzo aŭ malfaciligi la identigon. Tiukiale, la diskuto pri ekzemple la malpermeso de burko kaj nikabo havas malsaman karakteron ol la diskuto pri malpermeso sur la portado de kaptuko por religiaj kialoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.