From Wikipedia, the free encyclopedia
Vital MÖSL (ankaŭ: Vitalis Moesl; naskiĝinta la 19-an de novembro 1735 en Salcburgo, mortinta la 2-an de novembro 1809 samloke) estis aŭstra filozofo kaj benediktano.
En 1753 Mösl iĝis novico ĉe la Arkiabatejo Sankta Petro kie li faris la votojn en 1754. Post studo de teologio li ordiniĝis sacerdoto en 1758. Venis li kiel instruisto pri fundamentaĵoj kaj gramatiko ĉe la filozofia fakultato de la Salcburga universitato kie li ekde 1762 profesoris pri teoria filozofio. En 1764 li fariĝis akademia predikisto ĉe Kolegia preĝejo (Salcburgo).
En 1766 li retiriĝis pro sanecaj kialoj de la altlerneja medio vivonte foje je Maria Plain foje je Petro-konvento. Li tiam estis arkivisto, verkisto kaj tradukisto. Li ekzemple germanigis la paroladojn de Francisko el Sales (Reden des heiligen Franz von Sales, eldono en 1777 en kvar volumoj), Mangin's Sonntags-, Fest- und Christenlehrpredigten (eldono en 1785 en pluraj volumoj) kaj medicinan leksikonon (en 1752; el la franca).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.