La Virina Futbala Mondpokalo, oficiale Virina Mondpokalo de FIFA, nacilingve ekzemple angle FIFA Women's World Cup, germane FIFA Frauen-Weltmeisterschaft aŭ hispane Copa Mundial Femenina de la FIFA, estas turniro por naciaj teamoj de futbalo. Per ĝi ekde la jaro 1991 ĉiun kvaran jaron troviĝas la monda ĉampiona nacia teamo de virina futbalo. La evento okazas simile al la Vira Futbala Mondpokalo, sed ĉiam unu jaron pli poste.
Tiu ĉi artikolo priskribas la Virinan Futbalan Mondpokalon. Pri la Vira Futbala Mondpokalo vidu la artikolon Futbala Mondpokalo. |
Virina Futbala Mondpokalo | ||
futbala konkurso • monda ĉampionkonkurso | ||
---|---|---|
Branĉoj | • Virina Futbala Mondpokalo 1991 • Virina Futbala Mondpokalo 1995 • Virina Futbala Mondpokalo 1999 • Virina Futbala Mondpokalo 2003 • Virina Futbala Mondpokalo 2007 • Virina Futbala Mondpokalo 2011 • Virina Futbala Mondpokalo 2015 • Virina Piedpilkada Mondopokalo 2019 • Virina Futbala Mondpokalo 2023 • 2027 FIFA Women's World Cup • 2031 FIFA Women's World Cup • 2035 FIFA Women's World Cup • 2039 FIFA Women's World Cup vd | |
Fondita en | 16-a de novembro 1991 | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
La aktuala ĉampiono estas Usono. La turniro de 2023 okazas en Aŭstralio kaj Nov-Zelando, partoprenas 32 teamoj.
Regularo
Kvalifikiĝo
Por rajti je partopreno de la ĉampioneco, la naciaj teamoj devas sukcesi en kvalifikiga kontinenta turniro. Dum en la plej multaj kontinentaj konfederacioj de la tutmonda asocio FIFA, la koresponda kontinenta ĉampionado samtempe estas la kvalifikigo por la monda ĉampionado, la eŭropa federacio UEFA ekde la jaro 1999 organizas apartan kvalifikigan turniron (en la monda ĉampionado de 1991 kaj 1995 la koresponda eŭropa ĉampionado ankoraŭ estis la kvalifikiga turniro). La nacia teamo de la gastiganta lando aŭtomate kvalifikiĝas je partopreno de la ĉampionado pri la monda pokalo. La unuopaj kontinentaj konfederacioj laŭ la antaŭa sukceso de siaj teamoj havas malsaman nombron de partoprenorajtaj teamoj: Eŭropo laŭ la stato de la jaro 2011 havas kvin partoprenantajn naciajn teamojn, kaj Nordameriko (CONCACAF) respektive Azio (AFC) havas po 2,5 teamojn - la triarangaj teamoj de la nordamerika kaj de la azia kontinentaj ĉampionadoj matĉe komparas siajn fortojn kaj la gajnanto de la du matĉoj inter tiuj du teamoj (unu matĉo en Nordameriko, la alia en Azio) ricevas la kvinan ĉampionadan partoprenolokon de la du kontinentoj kune. Sudameriko (CONMEBOL) kaj Afriko (CAF) havas po du partoprenolokojn, kaj Oceanio (OFC) unu.
Turniro
La 15 kvalifikiĝintaj teamoj kaj la teamo de la antaŭe nomumita gastiganta lando en proksimume trisemajna turniro konkuras pri la monda pokalo kaj do pri la titolo de monda ĉampiono. En la unua parto (grupa fazo de la turniro), la teamoj plejparte hazarde dividiĝas al kvar grupoj, en kiu ĉiu teamo ludas kontraŭ ĉiu alia. La po du plej bonaj teamoj avancas al la dua parto, en kiuj komence la ok teamoj estas parigataj laŭ certaj reguloj ("kvaronfinalo"), poste la kvar venkaj teamoj ree estas parigataj ("duonfinalo") kaj la du venkaj teamoj el tio en "finalo" decidas pri la pokala titolo, do la du malvenkaj teamoj el la duonfinalo matĉe decidas pri la tria pozicio de la turniro.
En la unua turnira parto venko de unuopa matĉo rezultigas tri poentojn, sama nombro da goloj en matĉo donas po 1 poenton al ĉiu el la du samfortaj teamoj. Se post ĉiuj matĉoj de la unua parto iuj teamoj havas saman poentonombron kaj maleblas decidi, kiu el ili avancos al la dua turnira parto, ekzistas pluraj kriterioj laŭ kiuj elkalkuliĝas favorata teamo.
Ĝisnunaj partoprenintaj teamoj
En la ĝis nun ok okazigitaj pokalaj turniroj partoprenis sume 36 naciaj teamoj. La sekva tabelo montras, en kiu jaro unuopa teamo unuafoje partoprenis la duan turniran parton:
1991 | Brazilo | Ĉinio | Danio | Germanio |
---|---|---|---|---|
Italio | Japanio | Novzelando | Niĝerio | |
Norvegio | Svedio | Tajvano | Usono | |
1995 | Aŭstralio | Anglio | Kanado | |
1999 | Ganao | Meksiko | Nord-Koreio | Rusio |
2003 | Argentino | Francio | Sud-Koreio | |
2007 | neniuj unuafojaj partoprenintoj | |||
2011 | Ekvatora Gvineo | Kolombio | ||
2015 | Ebur-Bordo | Ekvadoro | Hispanio | Kameruno |
Kostariko | Nederlando | Svislando | Tajlando | |
2019 | Ĉilio | Jamajko | Skotlando | Sud-Afriko |
2023 | Filipinoj | Haitio | Irlando | Maroko |
Panamo | Portugalio | Vjetnamo | Zambio |
La turniroj en superrigardo
jaro | gastiganta lando | finalo | matĉo pri la 3-a pozicio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
ĉampiono | rezulto | 2-a pozicio | 3-a pozicio | rezulto | 4-a pozicio | ||||
1991 | Ĉinio | Usono | 2:1 | Norvegio | Svedio | 4:0 | Germanio | ||
1995 | Svedio | Norvegio | 2:0 | Germanio | Usono | 2:0 | Ĉinio | ||
1999 | Usono | Usono | 0:0 pl 5:4 pŝ |
Ĉinio | Brazilo | 0:0 pl 5:4 pŝ |
Norvegio | ||
2003 | Usono | Germanio | 2:1 post "ora golo" |
Svedio | Usono | 3:1 | Kanado | ||
2007 | Ĉinio | Germanio | 2:0 |
Brazilo | Usono | 4:1 | Norvegio | ||
2011 | Germanio | Japanio | 2:2 pl 3:1 pŝ |
Usono | Svedio | 2:1 | Francio | ||
2015 | Kanado | Usono | 5:2 | Japanio | Anglio | 1:0 pl | Germanio | ||
2019 | Francio | Usono | 2:0 | Nederlando | Svedio | 2:1 | Anglio |
Listo de ĉampionaj teamoj
"Eterna pokala tabelo"
La "Eterna pokala tabelo" estas statistika resumo de ĉiuj turniraj matŝoj. Venko de matĉo en ĝi kalkulatas tri poentojn, sama nombro da goloj post matĉo donas al ĉiu teamo po unu poenton. La jen montrata tabelo havas la staton de majo 2011:
pozicio |
nacia teamo |
turniraj partoprenoj |
matĉoj |
venkoj |
sendecide |
malvenkoj |
goloj | poentoj |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1. | Usono | 5 | 30 | 24 | 3 | 3 | 84:25 | 75 |
2. | Germanio | 5 | 28 | 20 | 3 | 5 | 84:27 | 63 |
3. | Norvegio | 5 | 28 | 19 | 2 | 7 | 75:36 | 59 |
4. | Ĉinio | 5 | 24 | 13 | 5 | 6 | 48:25 | 44 |
5. | Svedio | 5 | 23 | 13 | 2 | 8 | 46:28 | 41 |
6. | Brazilo | 5 | 22 | 12 | 3 | 7 | 46:34 | 39 |
7. | Kanado | 4 | 15 | 4 | 3 | 8 | 25:39 | 15 |
8. | Rusio | 2 | 8 | 4 | 0 | 4 | 16:14 | 12 |
9. | Anglio | 2 | 8 | 3 | 2 | 3 | 14:15 | 11 |
10. | Japanio | 5 | 16 | 3 | 2 | 11 | 13:40 | 11 |
11. | Italio | 2 | 7 | 3 | 1 | 3 | 11:8 | 10 |
12. | Nord-Koreio | 3 | 10 | 3 | 1 | 6 | 12:17 | 10 |
13. | Danio | 4 | 14 | 3 | 1 | 10 | 19:26 | 10 |
14. | Niĝerio | 5 | 16 | 2 | 2 | 12 | 14:48 | 8 |
15. | Aŭstralio | 4 | 13 | 1 | 4 | 8 | 18:32 | 7 |
16. | Francio | 1 | 3 | 1 | 1 | 1 | 2:3 | 4 |
17. | Ganao | 3 | 9 | 1 | 1 | 7 | 6:29 | 4 |
18. | Tajvano | 1 | 4 | 1 | 0 | 3 | 2:15 | 3 |
19. | Sud-Koreio | 1 | 3 | 0 | 0 | 3 | 1:11 | 0 |
20. | Meksiko | 1 | 3 | 0 | 0 | 3 | 1:15 | 0 |
21. | Novzelando | 2 | 6 | 0 | 0 | 6 | 1:20 | 0 |
22. | Argentino | 2 | 6 | 0 | 0 | 6 | 2:33 | 0 |
Rekordaj turniraj partoprenantinoj
Pozicio | nomo | lando | matĉoj | turniraj partoprenoj |
---|---|---|---|---|
1 | Kristine Lilly | Usono | 30 | 5 |
2 | Julie Foudy | Usono | 24 | 4 |
3 | Joy Fawcett | Usono | 23 | 4 |
Mia Hamm | Usono | 23 | 4 | |
5 | Bente Nordby | Norvegio | 22 | 4 |
Birgit Prinz | Germanio | 22 | 4 | |
Hege Riise | Norvegio | 22 | 4 | |
Bettina Wiegmann | Germanio | 22 | 4 | |
9 | Sun Ŭen | Ĉinio | 20 | 4 |
10 | Briana Scurry | Usono | 19 | 4 |
Notoj: |
Rekordaj trejnistoj
Pozicio | nomo | lando | matĉoj | prizorgataj teamoj | turniraj partoprenoj |
---|---|---|---|---|---|
1 | Even Pellerud | Norvegio | 21 | Norvegio (12), Kanado (9) | 4 (1991, 1995, 2003, 2007) |
2 | Marika Domanski Lyfors | Svedio | 14 | Svedio (10), Ĉinio (4) | 3 (1999, 2003, 2007) |
3 | Gero Bisanz | Germanio | 12 | Germanio | 2 (1991, 1995) |
Tony DiCicco | Usono | 12 | Usono | 2 (1995, 1999) | |
Juanam Ma | Ĉinio | 12 | Ĉinio | 2 (1995, 1999) | |
6 | Tina Theune | Germanio | 10 | Germanio | 2 (1999, 2003) |
7 | Keld Gantzhorn | Danio | 8 | Danio | 2 (1991, 1995) |
Jurij Bijstricki | Rusio | 8 | Rusio | 2 (1999, 2003) | |
9 | Tom Sermanni | Aŭstralio | 7 | Aŭstralio | 2 (1995, 2007) |
Tamotsu Suzuki | Japanio | 7 | Japanio | 2 (1991, 1995) | |
Plej altaj venkoj
Platz | venkinto | malvenkinto | rezulto | jaro | turnira parto |
---|---|---|---|---|---|
1 | Germanio | Argentino | 2007 | unua parto | |
2 | Norvegio | Niĝerio | 1995 | unua parto | |
Svedio | Japanio | 1991 | unua parto | ||
4 | Usono | Tajvano | 1991 | kvaronfinalo | |
Norvegio | Kanado | 1995 | unua parto | ||
Ĉinio | Ganao | 1999 | unua parto | ||
7 | Brazilo | Meksiko | 1999 | unua parto | |
Usono | Niĝerio | 1999 | unua parto | ||
Norvegio | Kanado | 1999 | unua parto | ||
Germanio | Rusio | 2003 | kvaronfinalo | ||
Norvegio | Sudkoreio | 2003 | unua parto | ||
12 | Germanio | Meksiko | 1999 | unua parto | |
Japanio | Argentino | 2003 | unua parto | ||
notoj:
|
Eksteraj ligiloj
- Inaŭguriĝis Virina Futbala Mondpokalo 2007 (artikolo esperantlingva de Ĉina Radio Internacia) Arkivigite je 2013-10-29 per la retarkivo Wayback Machine
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.