From Wikipedia, the free encyclopedia
Vince Korda, laŭ hungarlingve kutima nomordo Korda Vince estis hungardevena brita pentristo, dekoraciisto. Lia origina familia nomo estis Kellner, lia persona nomo ekster Hungarlando estis Vincent. Liaj pli aĝaj fratoj estis Alexander Korda kaj Zoltán Korda.
Vince Korda | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Kellner Vince |
Naskiĝo | 22-an de junio 1897 en Túrkeve, Aŭstrio-Hungario |
Morto | 4-an de januaro 1979 (81-jaraĝa) en Londono |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Familio | |
Frat(in)oj | Zoltán Korda kaj Alexander Korda |
Infano | Michael Korda (en) |
Parencoj | Chris Korda (en) (nepino) |
Okupo | |
Okupo | scenografo |
Vince Kellner naskiĝis la 22-an de junio 1897 en Pusztatúrpásztó (Hungara reĝlando, nuntempe Túrkeve), li mortis la 4-an de januaro 1979 en Londono.
Vince Kellner devenis el juda familio. Post abituriento li lernis dekoracioteknikon de Jenő Kéméndy (1913), fine li akiris diplomon en Reĝa Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1920. Lia ĉefinstruisto estis István Réti. Li plulernis en Vieno kaj studvojaĝis al Italio, li vizitis artistkoloniojn de Kecskemét kaj Baia Mare. En 1925 li translokiĝis al Parizo, en 1931 al Londono. Li iĝis filmodekoraciisto de Alexander Korda, ekde 1939 li estis direktoro. Li ricevis Oskar-premion en 1941. Li edziĝis dufoje.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.