From Wikipedia, the free encyclopedia
Vilmos Zsolnay [vilmoŝ ĵolnai], hungare Zsolnay Vilmos estis hungara ceramikisto, konata produktanto de artaj porcelanoj. Lia nepo estis László Mattyasovszky-Zsolnay.
Vilmos Zsolnay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de aprilo 1828 en Pécs |
Morto | 23-an de marto 1900 (71-jaraĝa) en Pécs |
Tombo | Maŭzoleo Zsolnay |
Ŝtataneco | Hungario |
Parencoj | László Mattyasovszky Zsolnay (nepo) |
Okupo | |
Okupo | ceramikisto entreprenisto |
Vilmos Zsolnay naskiĝis la 19-an de aprilo 1828 en Pécs. Li mortis la 23-an de marto 1900 en Pécs.
Vilmos Zsolnay daŭrigis profesion de la familio, li transprenis la uzinon en 1853, kiu produktis argilaĵojn. Li konstante strebis unuparte trovi pli novajn materiojn (porcelano-fajenco, pirogranito, eozino), aliparte la produktaĵoj havu ankaŭ artajn formojn, tial li dungis ankaŭ industriartistojn. Ekde 1873 li daŭre havis sukcesojn en ekspozicioj, ankaŭ eksterlande. En 1878 en mondekspozicio de Parizo li ricevis premion "Grand prix". En 1889 kune kun Ödön Lechner studis la ceramikojn en Britio. En sia vivo liaj produktaĵoj estis videblaj ne nur en Pécs (ĉefpoŝto, ornama puto), sed ankaŭ en aliaj urboj.
Lia uzino ankaŭ nun produktadas. Pri lia vivo aperis filmo kaj romano. En Pécs muzeo prezentas la plej belajn produktaĵojn, krome butiko "eozin" funkcias. La ornama puto estas unu el la simboloj de Pécs. Turisma allogaĵo estas maŭzoleo Zsolnay. Li estis ankaŭ framasono, la loĝio de Pécs prenis la nomon Zsolnay Arkivigite je 2011-10-06 per la retarkivo Wayback Machine.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.