From Wikipedia, the free encyclopedia
Villaveza de Valverde [biljaBEza debalBERde] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Benavente y Los Valles, en la nordo de la provinco, sude de la Provinco Leono. Villaveza de Valverde estus etimologie tradukebla al Vilaĝo de Abeza de Verda Valo, nome aludo al Abeza kiel reloĝanto de deveno el mozaraboj.
Villaveza de Valverde | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 49697 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 68 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 57′ N, 5° 51′ U (mapo)41.944722222222-5.85 [+] | ||
Alto | 708 m [+] | ||
Areo | 12,37 km² (1 237 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villaveza de Valverde [+] | |||
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 12,46 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 70 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 300 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 68 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun San Esteban de Nogales (Leono), Alija del Infantado (Leono), Villageriz kaj Arrabalde.
Estas atestaĵoj de prahistoria loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Graflando de Benavente.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (vinkeloj).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.