Viliam Búr
From Wikipedia, the free encyclopedia
Viliam BÚR, nomata Vilo (naskiĝis la 1-an de marto 1976 en Komárno), estas slovaka esperantisto, unu el la aktivaj membroj de Slovakia Esperanta Junularo.
Viliam Búr | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de marto 1976 (48-jaraĝa) en Slovaka socialisma respubliko |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Slovakio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Ekde 1982 li vivas en Bratislavo, kie li studis informadikon, pedagogion kaj psiĥologion ĉe la Komenia Universitato kaj poste dum tri jaroj instruis kiel gimnazia instruisto. Nuntempe li laboras kiel programisto. Viliam Búr estas ankaŭ fondinto de la slovaklingva versio de la Vikipedio kaj ĉefprogramisto de la DVD Esperanto Elektronike.
Li estas ankaŭ aktiva kiel verkisto de sciencfikcia literaturo. Aliaj liaj hobioj estas psiĥologio kaj homaj rajtoj. Lia esperanto-aktivado konsistas precipe el prelegoj ĉe konferencoj kaj seminarioj – li jam prelegis interalie ĉe IS, KAEST kaj kelkaj seminarioj de E@I kaj SKEJ. Li aparte famiĝis pro sia prelego pri internaciigo de komputilaj programoj.
Eksteraj ligiloj
- Persona retpaĝaro de Viliam Búr Arkivigite je 2007-02-08 per la retarkivo Wayback Machine (slovake)
- Blogo de Viliam Búr (slovake)
- Sciencfikciaj verkoj de Viliam Búr (slovake)
- Mozaika rôznobežných ciest: libro verkita de Viliam Búr kadre de triopo TriÉder (slovake)
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.