Urbo kaj municipo en Portugalio From Wikipedia, the free encyclopedia
Vila Pouca de Aguiar estas portugala urbo en la centro de la Distrikto Vila Real, en la regiono Trás-os-Montes (Nordo) kaj la intermunicipa komunumo Alto Tâmega, kun ĉirkaŭ 3 118 loĝantoj.
Vila Pouca de Aguiar | |||
---|---|---|---|
urbo de Portugalo (1206 (Gregoria)–) municipo de Portugalio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 5450 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 13 187 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 30 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 29′ N, 7° 38′ U (mapo)41.483333333333-7.6333333333333 [+] | ||
Areo | 437 km² (43 700 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Vila Pouca de Aguiar [+] | |||
Estas sidejo de municipo Vila Pouca de Aguiar de 437,07 km² de areo kaj 11 813 loĝantoj (en 2021), subdividite en 14 submunicipoj. La municipo limas norde kun la municipo Chaves, oriente kun Valpaços kaj Murça, sude kun Alijó, Sabrosa kaj Vila Real, okcidente kun Ribeira de Pena kaj nordokcidente kun Boticas.
La areo estis konata en la starto de la nacieco kiel teroj de Aguiar de Pena (aglejo de rokaro), nomo devena el la antikva roka kastelo samnomm, tio estas Pena, staranta sur enorma rokaro kiu estas unu el la referencoj de la regiono, dum la nomo de Aguiar (aglejo) devenas el la fakto ke estis loĝata de agloj.
La areo limas norde kun la tero de Chaves kaj Montenegro, oriente kaj sude kun la tero de Panóias kaj okcidente kun la teroj de Bastos. La homa loĝado de tiu teritorio, datas el la megalita epoko, multe antaŭ la romia okupado, kiel atestas kelkaj dolmenoj, funebraj mamoas, tomboj kaj arkeologiaj trovitaĵoj en kelkaj lokoj, ĉefe en la montaro Serra do Alvão. Fine de la 3-a jarcento a.n.e. startis la romia koloniigo de la teritorio aktuale portugala. Poste kaj ĝis la fondo de la reĝlando Portugalio, tiu teritorio estis sinsekve okupita de Suevoj, Visigotoj kaj islamanoj. Post la kreado de la Reĝlando, atribuis la unuan foruon al la Terra de Aguiar de Pena la Reĝo D. Manuelo la 1-a, en 1515.
Meze de la 19-a jarcento la administraciaj reformoj faritaj en la municipa nivelo rezultis en la aktuala formo de la municipo.
La loĝantaro de Vila Pouca de Aguiar atingis pinton de preskaŭ 25 000 loĝantoj en la 1960-aj jaroj, sed poste okazis forta elmigrado kaj ĝi malaltiĝis ĝis nunaj 11 000, tio estas, oni perdis pli ol duonon. Gravaj enspezofontoj estas kaŝtanoj, fungoj kaj brutobredado de kaproj.
La municipo Vila Pouca de Aguiar havas la jenajn fregeziojn:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.