From Wikipedia, the free encyclopedia
La entrepreno Viba sweets GmbH fabrikas dolĉaĵojn, havas la sidejon en Floh-Seligenthal kaj dungis ĉ. 240 homojn.
Viba | ||
---|---|---|
negoco vd | ||
Dum | 1893 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | Gesellschaft mit beschränkter Haftung | |
Sidejo | Floh-Seligenthal | |
Lando | Germanio | |
TTT | Oficiala retejo | |
Fondis en la jaro 1893-a Willi Viebahn kun la fratino Anna Reim kafejon en Schmalkalden. En 1920 ekis pluse produktado de nugato kaj marcipano kaj ili sukcesis vendadi tion en tuta Germanlando. En la jaro 1927-a oni starigis propran fabrikon, kiu ĝis 1935 havis 350 kunlaborantojn kaj faris 500 diversajn produktojn.
En 1958 la entrepreno ŝtatigitis parte, en 1972 plene. La VEB Nougat- und Marzipanfabrik faris ekde 1967 ankaŭ vafeletojn kun farĉo el fruktoj. En 1989 revenis la malnova nomo Viebahn Süßwaren. Privatigo de la entreprento okazis en 1992 kaj en 1996 ĝi nomitis Viba Süßwaren GmbH. En 1997 oni translokis la ejojn de Schmalkalden al Floh-Seligenthal. En 2002 aperis unuafoje la nomo angla Viba sweets.
Ekde 2004 oni instalis retejon vendadan en tuta Germanio.
La 15-an de septembro 2000 faris Viba la plej grandan nugatbrikon en la mondo pezantan 750 kg, kun 38 m da longo kaj diametro je 50 cm. [2] Temas pri oficiale agnoskita Guiness-rekordo.
La Mondo Viba en Schmalkalden estas muzeo pri la entrepreno kaj pri nugato-produktado en Schmalkaladen. Eblas samloke aĉeti dolĉaĵojn el grandega gamo. Pluse oni rajtas krei proprajn ĉokoladaĵetojn sub la gvidado de fakuloj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.