komunumo en la departemento Aisne de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Vervins estas franca komunumo, lokita en la departemento Aisne kaj en la regiono Pikardio. En la franca lingvo, ĝiaj loĝantoj estas nomataj Vervinois.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Vervins (stacidomo). |
Vervins | |||
---|---|---|---|
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Pikardio | ||
Departemento | Aisne | ||
Arondismento | Arondismento de Vervins (ĉefurbo) | ||
Kantono | Vervins (ĉefurbo) | ||
Komunumaro | Communauté de communes de la Thiérache du Centre | ||
INSEE kodo | 02789 [+] | ||
Poŝtkodo | 02140 | ||
Kodo laŭ INSEE | 02789 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Jean-Pierre Balligand (PS , 2001-2008) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 653 ((1999)) | ||
Loĝdenso | 256,3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 49° 50′ N, 3° 55′ O (mapo)49.8353.9091666666667 | ||
Alto | 147 m (de 120 m al 208 m) | ||
Areo | 1 035 ha (10,35 km²) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Vervins [+] | |||
Kvankam ĝi estas malgranda urbo kun nur 2 600 loĝantojn, Vervins estas unu el la subprefektejoj de la departemento, kaj do estras arondismenton.
Vervins, la plej grava urbo de la natura regiono Thiérache, estas urbeto lokita ĉe unu el la bordoj de la rivereto Vilpion, branĉrivero de la Serre, 38 kilometrojn nordoriente de la prefektejo Laon.
La najbaraj komunumoj, en la kantono de Vervins, estas La Bouteille, Fontaine-lès-Vervins, Gercy, Hary, Landouzy-la-Cour kaj Thenailles.
Vervins estis menciita por la unua fojo de la greka klerulo Ptolemeo, sub la nomo Verbinum. La urbo troviĝas ĉe malnova romia vojo : oni cetere malkovris romiajn ruinojn (teatrejo, statueto de Merkuro).
Dum Mezepoko, Vervins fariĝis la centro de episkopejo.
Listo de la sinsekvaj urbestroj | ||||
Periodo | Nomo | Partio | Funkcio | |
---|---|---|---|---|
marto 1983 | 2008 | Jean-Pierre Balligand | PS | |
La tabelo estas ankoraŭ plenigenda. |
1793 | 1866 | 1911 | 1936 | 1946 | 1962 | 1982 | 1999 |
---|---|---|---|---|---|---|---|
3 100 | 2 732 | 3 206 | 2 903 | 2 720 | 2 735 | 2 721 | 2 653 |
La paroĥa preĝejo Notre-Dame estis konstruita inter la 12-a kaj la 13-a jarcentoj, sur la loko de antaŭa preĝejo menciita ekde 1135. Ĝi estas posedita de la komunumo, kaj estis restrukturita aŭ renovigita en 1553, 1555, 1700, 1701, 1723, 1870, 1876 kaj 1879. La preĝejo estis klasifikita kiel "monumento historia" laŭ akto de la 7-a de oktobro 1975.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.