hungara esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
POÓR Veronika (naskiĝis en 1983[1]) estas hungara esperantistino kaj nanoteknologo. Ŝi laboris kiel Ĝenerala Direktoro de Universala Esperanto-Asocio inter majo 2016 kaj januaro 2018.
Veronika Poór | |
---|---|
Veronika Poór (2014) | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 24 februaro 1983 |
Lingvoj | Esperanto • hungara |
Nacieco | hungarino |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | esperantisto fizikisto |
Esperanto | |
Aliaj aktivaĵoj | Ĝenerala Direktoro de UEA (2016–2017), membro de la Konsilio de UEA (2013–), Estrarano de TEJO (2013–2015), gvidanto de Muzaiko (2011–) |
Esperantistiĝis en | 2009 aŭ pli frue |
Ŝi doktoriĝis pri fiziko kaj laŭ profesio estas esploristo pri nanoteknologio[2].
Sian unuan Esperanto-renkontiĝon ŝi partoprenis en 2009[3]. Inter ŝiaj unuaj partoprenitaj Esperanto-renkontiĝoj estis ankaŭ la evento Poludnica en Liptovský Ján (Slovakio) en januaro 2011[4].
Ekde la Brita Kongreso de Esperanto okazinta en aprilo 2011 ŝi antaŭenigas la ideon de tuttempa internacia retradio Muzaiko, lanĉita en julio 2011, kaj gvidas ties neformalan teamon.
En la oficperiodo 2013–2015 ŝi estis estrarano de TEJO, respondeca pri aktivula trejnado, scienca kaj faka agado, eksteraj rilatoj kaj homaj rimedoj[5].
En 2013 ŝi fariĝis membro de la nove fondita Konsilio de UEA[6].
La 31-an de julio 2015 la estraro de UEA anoncis ŝian elektiĝon kiel nova Ĝenerala Direktoro de UEA. Enoficiĝis en majo 2016, post la emeritiĝo de Osmo Buller[1].[7]
Ŝi renkontis esperantistojn en pluraj kontinentoj, ekzemple en februaro de 2014 dum vizito de la kolombiaj urboj Medeĝino, Cali kaj Bogoto[8].
Ŝi transdonis sian postenon al Martin Schäffer ekde la 1-an de januaro 2018[9] kaj laboris ĝis la fino de februaro por faciligita transiro[10].
En aŭgusto 2020 ŝi prezentis prelegon pri la radio Muzaiko kadre de la Virtuala Kongreso 2020.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.