Verdkata Testamento [1][2] estas originale Esperantlingve verkita 126-paĝa poemaro de Raymond Schwartz, eldonita en 1926 ĉe Esperantista Centra Librejo. Estas represo el la jaro 1974. Ekzistas ankaŭ KD-versio de la libro, voĉlegita de Stano Marček kaj eldonita de li en 2010. La kolektaĵo origine estis sceneja materialo por la siatempe tre renoma esperanta kabaredo Verda Kato en la bohema kvartalo Montmartre de Parizo en la 1920-aj jaroj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Rapidaj faktoj Verdkata Testamento ...
Verdkata Testamento
Thumb
Verdkata Testamento
AŭtoroRaymond Schwartz
Eldonjaro1926
UrboParizo
EldonintoEsperantista Centra Librejo
Paĝoj126
vdr
Fermi

Recenzoj

Citaĵo
 Kia lerteco en la versfarado, kia ĵonglado kun la vortoj, kiaj neatenditaj vortludoj! Ĉu mokataj estas abstinenco, ĉu virino, ĉu aliaj aktualaĵoj, ĉiam en perfektaj versoj senmanke ritmitaj kaj rimitaj, la aŭtoro ĉizis senĝene siajn juveletojn. 
 1926, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 136; Historio Esperanto II, paĝo 606
Citaĵo
 Mirinda Esperantigo de la franca sprita literaturo petolema, kelkfoje iom «riska». Malbonhumoraj samideanoj tuj mendu kaj legu la libron! Tiuj kiuj dubas ankoraŭ, ke Esperanto estas vivanta lingvo, studu la kolekton de gajigaj versoj de Schwartz, kiuj estas vera ĉefverko en sia speco. 
 Belga esperantisto n147 (maj 1927)

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.