From Wikipedia, the free encyclopedia
BÍRÓ Vencel estis hungara historiisto, verkisto, universitata profesoro naskita en Vértessomló la 9-an de aŭgusto 1885 kaj mortinta en Kluĵo la 2-an de decembro 1962.
Vencel Bíró | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de aŭgusto 1885 en Vértessomló |
Morto | 2-an de decembro 1962 (77-jaraĝa) en Kluĵo |
Tombo | Tombejo Házsongárd |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario Rumanio |
Okupo | |
Okupo | historiisto |
Vencel Bíró studis en Tata kaj Vác kaj en 1900 li enpaŝis piaristan ordenon. En Kolozsvár li studis en universitato kaj teologio (1904-08), poste li estis instruisto, pli poste direktoro de la katolika ĉefgimnazio. Ekde 1928 li estis direktoro de la Seminario Báthori-Apor. Ekde 1934 li estis la ĉefulo de memstariĝinta piarista provinco. Li estis ano de la Erdélyi Múzeum-Egyesület, Erdélyi Irodalmi Társaság, Erdélyi Katolikus Akadémia; konstanta kunlaboranto de Erdélyi Iskola, Erdélyi Múzeum, Erdélyi Tudósító, Pásztortűz, A Hírnök, Jóbarát. En 1940 oni nomumis li profesoro pri historio de Transilvanujo kaj Orient-Eŭropo de la Universitato de Koloĵvaro. En 1941 li iĝis ano korespondanta de la MTA. Inter 1945 kaj 1948 li estis vicdekano de la fakultato de filologio kaj historio de Bolyai Tudományegyetem ĝis sia pensiuliĝo en 1948.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.