From Wikipedia, the free encyclopedia
Vatikana Kasacia Kortumo | ||
---|---|---|
Ministerio de la Apostola Seĝo | |
“Vatikana Kasacia Kortumo” | |
Blasono de la Apostola Seĝo. | |
instituiĝo =21-a de decembro de 1987 | |
prezidento = Kard. Raymond Leo Burke | |
sidejo = Placo Sankta Marta (Ŝtato de la Vatikana Urbo) | |
funkcio = Kasacia kontrolo sur ĉiuj aktoj de la vatikanaj tribunaloj se apelaciata kaj, foje, se permesite de la papo |
La Vatikana Kasacia Kortumo estis starigita per la leĝo de 21-a de novembro de 1987, n. 119, kaj administras la justicon ennome de la Supera Pontifiko.
Laŭ tiu papa leĝo, la prefekto de la Supera Tribunalo de la Apostola Signatura estas ankaŭ la prezidento de tiu Kasacia Kortumo, dum aliaj du membroj estas indikataj por tiu tasko komence de ĉiu vatikana juĝjaro.
Ĝis 1997 tiu kortumo estis la supera tribunalo ankaŭ por la Malta Ordeno.
Krome, tiu kortumo estas la unika organo kompetenta, sed nur post la konsento de la papo, por juĝi kardinalojn kaj episkopojn en kriminala proceso ekstere de la normoj antaŭviditaj de la kanono 1405 & 1 de la Kodo de kanona juro.
La funkcioj de ŝtata akuzanto estas plenumita de justicgardisto nomumita, ĉiujare komence de la juĝjaro, de la tribunala prezidento kaj elektita inter la “voĉdonantoj en la Supera Tribunalo de la Apostola Signatura.
La Vatikana Kasacia Kortumo sidejas apud placo Sankta Marta en Vatikano Arkivigite je 2013-06-29 per la retarkivo Wayback Machine kaj la nuna prezidentto estas kardinalo Raymond Leo Burke nome la prefekto de la Supra Tribunalo de la Apostola Signatura, kaj ĝiaj membroj estas ankaŭ du kardinalaj, justicgardisto kaj notario.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.