Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Vasai-Virar estas kuntirita, marhavena milionurbo en subŝtato Maharaŝtro en okcidenta Barato. Ĝi estas antaŭurbo de Mumbajo. Aparte Vasai estas katolika diocezo.
Vasai-Virar | |||
---|---|---|---|
municipality of India (en) urbego vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 222 390 () [+] | ||
Loĝdenso | 3 827 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 19° 28′ N, 72° 48′ O (mapo)19.4772.8 [+] | ||
Alto | 11 m [+] | ||
Areo | 319,4 km² (31 940 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Vasai-Virar [+] | |||
Vasai-Virar situas laŭ la okcidenta marbordo de la lando sur la norda bordo de kanalo, parto de rivera estuaro. Nallasopara troviĝas nur 1, subŝtata ĉefurbo Mumbajo 51, Solapur 380, Nagpuro 680, Ĉenajo 1058, Delhio 1117, Kolkato 1651 kilometrojn (aere) .
En antikvaj tempoj urbo Sopara situis en la nuna loko de Vasai-Virar apartenanta al princlando, poste imperio. Arkeologoj trovis pruvojn pri praa budhana havenurbo ĉi tie en 1882. Laŭ ĉizitaj surskriboj Sopara estis ĉefurbo de princlando dum 250 jaroj, ankaŭ flora komerca kaj religia centro. En la 13-a kaj 14-a jarcentoj ĝi apartenis alterne al hinduaj kaj islamaj regantoj. En 1428 oni deklaris sendependecon de la Delhia Sultanlando. En la sekva jarcento la portugaloj konstruis fortikaĵon ĉe Vasai por defendi siajn koloniojn de la islamaj regantoj. Sub la portugaloj la haveno de Vasai reakiris sian signifon. Tamen en 1739 la regiono estis invadita fare de hindaj trupoj, poste en 1818 ĝi venis sub britan kontrolon. Ĝis la 1970-aj jaroj Vasai restis agrikultura regiono, poste alvenis la industrio. En 2010 la Vasai-Virar municipa korporacio estis establita.
En Vasai-Virar tre gravas la fervojo kaj la marhaveno.
La loĝantaro de Vasai-Virar estis 1,221,233 en 2011.
Vasai-Virar situas en zono de tropika klimato (Köppen: Oh). 80% de totala pluvokvanto okazas inter junio kaj oktobro, resume jare averaĝe pluvas 2327 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 22-31 °C.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.