La Varto - pole Warta, germane Warthe - estas rivero en la nuna okcidenta Pollando. Ĝi longas 808 kilometrojn kaj de oriento alfluas la riveron Odro.
Varto | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 808 km |
Fluo | |
Geografio | |
Landoj | Pollando |
Regionoj | Warta Water Region |
Proksimume la duono de la riverovojo estas ŝipe pasebla. Inter de alfluoj de la rivero estas la rivereto Noteć (germane Netze). Ĉe la alfluo de la Varto en la riveron Odro dum la jaro 2001 instaliĝis nacia natura parko.
Rivera vojo
La rivero fontas en la nuna pola vojevodio Silezio, oriente de la urbo Zawiercie kaj sude de Częstochowa. Ĝi trafluas la ebenaĵon de Grandpollando kaj apud Kostrzyn nad Odrą (germane Küstrin) enfluas la Odron. La rivero estas la plej granda alfluo de la Odro kaj en la loko de la alfluo eĉ pli longa ol ĝi. Sed ĉe la enfluejo la Odro havas signife pli da akvo ol la Varto, kaj tial la posta komuna rivero, kiu de tie fluas norden al la Balta Maro, nomiĝas "Odro" kaj ne Varto.
Pli grandaj loĝlokoj survoje
Grandurboj:
- Częstochowa
- Poznań (Poznano)
- Gorzów Wielkopolski
Mezgrandaj urboj:
Urbetoj:
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.