Valeriano (romia imperiestro)

romia imperiestro From Wikipedia, the free encyclopedia

Valeriano (romia imperiestro)

Valeriano estis romia imperiestro kiu regis ekde 253 p.K. ĝis 260 p.K. En la tria jarcento p.K. romia imperio estis en plena krizo.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Valeriano
Persona informo
Naskiĝo 200
Morto 260
en Biŝapur
Mortis pro nekonata valoro vd
Religio Romia religio vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Familio
Dinastio Valerian dynasty vd
Edz(in)o Egnatia Mariniana (en)
Cornelia Gallonia (en) vd
Infanoj Galieno
 ( Egnatia Mariniana (en) )
Licinius Valerianus (en)
 ( Cornelia Gallonia (en) ) vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fermi

Malamikoj estis norde, kie estis ĝermanoj (precipe atakis la alemanoj) kaj oriente, kie estis regno de Persio.

Por pli bone batali ambaŭ malamikojn, li decidis dividi romian militistaron duone: unu duonon al filo Galieno por defendi imperioparton okcidente kaj alian duonon al si por la orientparto.

Li militis kontraŭ persoj dum sep jaroj sukcesante haltigi ilin kaj savi limojn.

Tamen, en la jaro 260 p.K (jaro ne estas certa) li kun ĉiuj siaj generaloj estis kaptita de Ŝapuro la 1-a, reĝo de Persio.

Kio poste okazis al la eksimperiestro ne estas certa.

Laŭ kristiana verkisto, Lattanzio,[?] kiu skribis "De mortibus persecutorum" (esperante Pri mortoj de persekutantoj), li estis uzita de persa reĝo Ŝapuro kiel ŝtupo por ekrajdi sur ĉevalo.

Tiu finiĝo, laŭ Lattanzio, estis dia puno.

Li estis la sola romia imperiestro en historio, kiu estis sklavigita.

La kialoj de la malvenko estas ankoraŭ diskutataj inter la historiistoj_

Laŭ iuj, la imperiestro estis altirita al renkontiĝo kun Ŝapuro por intertraktadi pri milito kaj tiam estis, trompe, kaptita. Laŭ aliaj, Ŝapuro ŝajnigis ke li fugis; la imperiestro kun sia militistaro eniris la urbon Edeso kaj estis subite sensave ĉirkaŭita de la tuta persa militistaro.

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.