From Wikipedia, the free encyclopedia
Valenzuela estas metropolo, grava loĝdoma, industria centro kaj universitata urbo en Filipinoj, en insulo Luzono, apartenanta al Manila Metropolo. La loknomo signifas hispane: malgranda Valencio.
Valenzuela | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbego (dekjaro de 1970–) tre urbanizita urbo vd | |||||
Administrado | |||||
Lando | Filipinoj | ||||
| |||||
| |||||
Telefonkodo | 2 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 580,022 2 010 | ||||
Loĝdenso | 15 206 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Koordinatoj | 14°40′58″N 120°58′01″O (mapo) | ||||
Alto | 38 m | ||||
Areo | 45 km² | ||||
Horzono | UTC+8 | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Valenzuela, Metro Manila [+] | |||||
Valenzuela situas en norda parto de la lando tre proksime de Kezonurbo.
Antaŭ erao de hispanoj Valenzuela estis parto de loka regno, kiun la hispanoj venkis en 1561. La hispana fondo okazis en 1621, tamen tiu loko administre apartenis al la najbareco. En 1898 Usono akiris la lokon, poste la japanoj okupis ĝin sen rezisto en 1942. En 1945 pro la reokupo la urbeto estis ruina. Nur en 1960 formiĝis memstara urbeto kaj post 3 jaroj ĝi prenis la loknomon de loka patrioto. En 1998 Valenzuela oficiale aliĝis al Manila Metropolo.
En Valenzuela jare pluvas po ĉirkaŭ 2000 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed precipe inter junio-decembro. La temperaturo estas sufiĉe konstanta, kiu varias inter 21-32 °C.
En la urbo aktivas esperantisto Albert Stalin Garrido, eks-Prezidanto de Filipina Universitata Esperanto-Societo kaj Prezidanto de Filipina Esperanto-Junularo (FEJ) kun la sidejo en Valenzuela kaj aktivulo en la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.