Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Vajŝeŝiko, Vaišéšika, Vaisheshika aŭ Vaiśeṣika (sanskrite वैशेषिक) estas unu el la ses skoloj de Hinda filozofio (Vedaj sistemoj) el antikva Hindio. En siaj fruaj stadioj la Vajŝeŝiko estis sendependa filozofio kun siaj propraj metafiziko, epistemologio, logiko, etiko kaj savscienco.[1] Laŭlonge de la tempopaso, la sistemo Vajŝeŝiko iĝis simila en siaj filozofiaj proceduroj, etikaj konkludoj kaj savscienco el la Njaja skolo de Hinduismo, sed retenis sian diferencon pri epistemologio kaj metafiziko.
Ortodoksaj skoloj
|
Neortodoksaj skoloj
Granda personecoj
Antikvo |
La epistemologio de la Vajŝeŝika skolo de Hinduismo, kiel Budhismo, akceptis nur du fidindajn rimedojn por atingi la sciaron: nome percepto kaj inferenco.[2] [3] Kaj la Vajŝeŝika skolo de Hinduismo kaj Budhismo konsideras siajn respektivajn skribaĵojn kiel nedisputeblaj kaj validaj rimedoj al sciaro, la diferenco estas ke la skribaĵoj konsideritaj validaj kaj fidondaj fontoj por Vajŝeŝiko estas la Vedoj.
La Vajŝeŝika skolo estas konata pro sia rigardo en naturalismon.[4][5] Ĝi estas formo de atomismo en natura filozofio.[6] Ĝi postulis, ke ĉiuj objektoj en la fizika universo estas redukteblaj al paramāṇu (atomoj), kaj la propraj spertoj estas derivitaj el la interagado de substanco (funkcio de atomoj, ties nombro kaj ties spaca aranĝo), kvalito, aktiveco, ofteco, partikulareco kaj inherenco.[7] Ĉio estas komponita de atomoj, kvalitoj aperantaj el atomaroj, sed tiuj agregado kaj naturo de tiuj atomoj estis antaŭdeterminita de kosmaj fortoj. La Ajivika metafiziko inkludis teorion de atomoj kiu estis poste adaptita en la Vajŝeŝika skolo.[8]
Laŭ la Vajŝeŝika skolo, sciaro kaj liberigo estas atingeblaj nur per kompleta kompreno de la mondo de la sperto.[7].
La Vajŝeŝika "darŝano" estis fondita de Kanada Kaŝjapa ĉirkaŭ la 6a al la 2a jarcento a.K.[9][10][11]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.