From Wikipedia, the free encyclopedia
Urbario estas registro pri posedrajtoj de terreganto kaj laborkvantoj de siaj terregatoj en la mezepoko kaj en la frua novepoko. La esprimo estas ankaŭ uzata por stoklibroj.
La esprimo urbario (resp. latinigite Urbarium) devenas el la malnov-altgermana urberan resp. la mezaltgermana erbern por "produkti" aŭ "doni profiton". Temas pri registro de nemoveblaj posedaĵoj, depagoj kaj servoj de terregejo (ekz. monaĥejo) farita pro ekonomiaj, administraj aŭ juraj celoj .
Dum en la frua kaj alta mezepoko la urbariaj listigoj kontentiĝas per posedaj kaj dedonaj listoj, en la malfrua mezepoko tiujn anstataŭas konkretaj posedopriskriboj de konkreta ekonomia sistemo (regado, offico, juĝejo). Urbarioj ekde la 13-a jarcento estis grava instrumento por la organizado de la konstituiĝanta landoregado.
Estas uzataj aliaj laŭregionaj esprimoj por urbario.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.