kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Ureata acido, aŭ prefereble urata acido laŭ NPIV[1], estas organika substanco origine natura kun karakterizo forte acida (C5H4N4O3). Ĝi formiĝas en la vivantaj superaj organismoj kiel subprodukto en la metabolo de aminoacidoj kaj de purinoj.
ACIDOJ | |
“Ureata acido” | |
IUPAG¬_nomo = 2,6,8-trioso-1H-purino | |
formulo = C5H4N4O3 | |
molekula maso = 168,11' | |
aspekto = solida. kristala. blanka | |
CAS_numero = 69-93-2' | |
PubChem = 1175 | |
propraĵoj fizikaj_kemiaj: | |
denseco_kondesita = 1,89 | |
solveblo en akvo = nesolvebla | |
fando_temperaturo = >300 °C (>570 K) kun malkombiniĝo | |
propraĵoj termokemiaj: | |
entalpio_standarto de formiĝo = -618,8' | |
entropio_standarto de formiĝo = 173,2 | |
Varmokapacito = 166,1 |
Ĝi apartenas al la grupo de la oksipurinoj kaj formiĝas per ĉenero pirimidina (α) kondensita kun ĉenero imidazola (β).
Ureata acido estis malkovrita en 1773 de Carl Wilhelm Scheele kaj Torbern Bergman en la urino kaj en la kalkolusoj de la veziko. Hodiaŭ ureata acido estas sintezita uzante hipoksantinon eltiritan el enzimo-oksidazo.
En la homa korpo ureata acido estas ekestita kiel produkto de metaboliĝo de la purinoj, kaj en fiziologiaj kondiĉoj ĝi estas eliminita el la reno kune kun la urinoj. En kazo de Hiperuratemio koncentrita per almenaŭ nivele de 0,1 g/l de ureatacido en la sango, ĝi povas “subenfali” kaj akumuliĝi en la artikoj kaj la Konektiva histo, kaŭzante patologion nomatan podagro.
La urinaj niveloj (ureatemio) povas pliiĝi okaze de pliiĝinta metabolo de la purinoj, kiel enĉeeste de muskola distrofio kaj en aliaj malsanaj kondiĉoj, en progresinta celula lizo, ekzemple, kiel en tumoro.
Ĝia malkovro kaj en urinoj kaj, eventuale en homaj kaj bestaj histoj, kaj la sinsekvaj medicinaj spertoj, portis grandajn avantaĝojn en la kuracado de la homaj kaj bestaj malsanojn.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.