Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Universitato Metropolitan (hungare Budapesti Metropolitan Egyetem, METU) estas nova privata universitato en Budapeŝto, kie instruas 350 pedagogoj 7 000 studentojn. Reliefas la studoj pri komunikado, negocoj, turismo, artoj.
Universitato Metropolitan | ||
---|---|---|
privata universitato | ||
moto | Inspirite de kreivo | |
Informoj | ||
fondodato | 2001 | |
Situo | ||
Geografia situo | 47° 30′ 23″ N, 19° 8′ 6″ O (mapo)47.5063888919.135 | |
lando | Hungario | |
urbo | Budapeŝto (Zugló) | |
poŝtkodo | 1148 | |
Estraro | ||
gvidanto | Bálint Bachmann | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 7500 | |
nombro de kunlaborantoj | 350 | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
| ||
Fondaĵo establis altlernejon pri komunikado en 2000 en Zugló. En la sekva jaro pli ol 100 studentoj komencis la lernadon. La edukado okazis en ordinara kaj korespondanta sistemoj (BA). Ekde 2003 ĝi kunlaboras kun la Hungara Televizio por pli bone instrui estontajn televiziajn ĵurnalistojn, redaktorojn, raportistojn. En la altlernejo estas ankaŭ propraj lingvokursoj. En 2005 la altlernejo prenis la eduksistemon de Bologna, ekde 2008 oni instruas ankaŭ angle. En 2006 la altlernejo jam uzas ankaŭ la epiteton "Komerca", reflektante ties kreskantan gravecon. Ekonomia kaj Turista Altlernejo pri Farkas Heller aliĝas al la altlernejo en 2009, tiel estiĝis la plej granda privata hungara altlernejo sub nomo Komunikada kaj Negoca Altlernejo de Budapeŝto (Budapesti Kommunikációs és Üzleti Főiskola). Nova kampuso en Hódmezővásárhely ekfunkciis pri komerco kaj gastigado en 2011. En 2014 en Budapeŝto pli nova kampuso ekfunkciis, krome oni povas lerni ankaŭ modon, dizajnon. En la sama jaro helpe de Universitato Semmelweis oni povas studi medicinan organizadon. En 2015 la altlernejo prenis la fantazian nomon "Metropolitan," kiu esprimas la urbegan vivostilon.
En 2016 la altlernejo estis levita al universitato.
La universitato havas propran mezlernejon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.