From Wikipedia, the free encyclopedia
Ugo de' Borgognoni (1180-1258) estis itala kuracisto, konsiderata unu el la plej grandaj majstroj pri kirurgio de la Mezepoko. Li havis kvar infanojn (Teodoriko, Uberto, Veltro kaj Francesco), el kiuj Teodoriko de' Borgognoni (1205-1298), lia disĉiplo, same kiel lia patro, estis brila kirurgo.
Ugo da Lucca (1180-1258) | ||
---|---|---|
Ugo de' Borgognoni kaj lia filo Teodoriko de Borgognoni, ambaŭ italaj kirurgoj. | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1180 en Lucca, Italio | |
Morto | 1258 en Bolonjo, Italio | |
Alma mater | Universitato de Bolonjo, Medicina Lernejo de Salerno | |
Familio | ||
Infanoj | Teodorico de' Borgognoni vd | |
Profesio | ||
Okupo | kuracisto kirurgo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Dum militkruco, kiun li partoprenis, li konstatis ke la vundoj pli bone resaniĝis, kiam lavitaj per vino ("Spongiasomnifera") aŭ boligitaj substancoj, kaj kovritaj per puraj tukoj kaj tuj suturitaj. Ĉi-metodo anticipis en multaj jarcentoj la malkovron de la antisepsio, kaj tute ne ricevis ajnan konsideron kaj estis praktikata de malmultaj escepte de lia filo.
Inter 1218 kaj 1221 li akompanis la bolonjan armeon en Krucmilito, en Egiptio kaj Sankta Lando. Li estas konsiderata fondinto de la kirurgia lernejo de Bolonjo, kaj tri el liaj filoj estis kuracistoj. La kirurgo Bruno da Longobucco (1200-1286) kaj aŭtoro de la verko "Chirurgia", estis ankaŭ lia lernanto, en Bolonjo.
Borgonjono disvolvis kaj aplikis specialajn terapeŭtikajn aparatojn en ekstremaj frakturoj kaj luksacioj. Liaj kemiaj konoj limiĝis al aplikado de la hidrargo en la kuracado de pluraj haŭtomalsanoj kaj same li transdonis al sia filo Teodoriko la teknikon pri sublimigo de la arseno.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.