Uĵupis

From Wikipedia, the free encyclopedia

Uĵupis

Uĵupis (litove Užupis; jide זארעטשע, beloruse Зарэчча, ruse Заречье, pole Zarzecze) estas kvartalo en Vilno, ĉefurbo de Litovio, nome en la malnova parto de Vilno,[1] kaj Monda heredaĵo de Unesko. Užupis signifas "transrivere" aŭ "la alia bordo de la rivero" en la litova kaj referencas al la rivero Vilnia;;[2][3][4] dum la litova nomo Vilnius deriviĝis el Vilnia.[5] Tiu ĉi distrikto populariĝis fare de artistoj dum iome da tempo,[6][7] kaj estis komparita kun Montmartre en Parizo kaj kun Christiania en Kopenhago,[8][7] pro sia bohemieca kaj tolerema vivmaniero. La 1an de aprilo, 1997, la distrikto deklariĝis tiukadre sendependa respubliko (tio estas mikronacio Respubliko Uĵupis), kun sia propra konstitucio.[2]

Rapidaj faktoj Administrado, Demografio ...
Uĵupis
mikronacio (1998)
neighborhood of Vilnius (en) vd
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 54° 41′ N, 25° 18′ O (mapo)54.68055625.296944 [+]
Uĵupis (Litovio)
Uĵupis (Litovio)
DEC
Situo de Uĵupis

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Užupis [+]
vdr
Fermi
Anĝelo de Uĵupis (2022).
Stratarto sur konstruaĵo de Uĵupis (2011).

En Esperanto

Lenka Doškářová en kvarpaĝa artikolo priskribas Uĵupis kaj rakontas pri la kreado de la mikronacio, kun aldono de granda parto de ĝia konstitucio kaj pluraj fotoj.[9]

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.