Tytus Babczyński
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Tytus Babczyński (naskiĝis la 4-an de januaro 1830 en Varsovio, mortis junie 1910) – pola matematikisto kaj fizikisto.
Remove ads
Vivo kaj verkado
Tytus Babczyński finis Lernejon de Belartoj en Varsovio, poste studis fizikon kaj matematikon. En 1872 doktoriĝis en Peterburga Universitato. En la jaroj 1857–1862 estis profesoro de supera matematiko kaj mekaniko en la Lernejo de Belartoj en Varsovio, poste en la jaroj 1862–1868 en Ĉef-Lernejo, kaj fine en Varsovia Universitato (1862–1887). Li verkis laboraĵon "O zjawiskach indukcji" (Pri fenomenoj de indukto), kiu estis premiita per ora medalo en Peterburga Universitato, kaj ankaŭ "Lekciojn de supera algebro, de diferenciala kalkulo kaj de la integrala", "Eknondukon al supera dinamiko" kaj "Multiplik-manieron de simetriaj funkcioj kaj de la algebraj kun racionalaj nombroj".
Remove ads
Bibliografio
- Adam Moraczewski, en: Polski Słownik Biograficzny (Pola Biografia Vortaro), 1-a volumo, Polska Akademia Umiejętności (Pola Akademio de Scipovoj) – Skład Główny w Księgarniach Gebethnera i Wolffa, Krakovo, 1935, p. 192.
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads