From Wikipedia, the free encyclopedia
Turbana lilio aŭ turka lilio - latine Lilium martagon, en multaj naciaj lingvoj (ekzemple angle Turk's cap lily, germane Türkenbund, nederlande Turkse lelie aŭ turke Türk zambağı ) kun rilato al turkoj aŭ al turkeca kapokovraĵo - evidente pro la similo inter la flora formo kaj la aspekto de turbano (en Eŭropo pasintece aparte asociigita kun la Otomana Imperio kaj la kulturo de Turkio), en la hungara aparte klare Turbánliliom - estas specio de lilio.
Lilium martagon | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Lilium martagon (Turbana lilio) | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Lilium martagon L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi kreskas en vasta mondoparto de centra Eŭropo okcidente tra norda Azio ĝis Mongolio kaj Koreio oriente. Pluraj subspecioj ricevis apartajn botanikajn nomojn. La planto havas radikojn kiuj rekte kreskas el la tigo, kaj kreskas ĝis alteco de 1 ĝis 2 metroj. La flora koloro kutime estas helviola, kun malhelaj punktetoj, sed la malheleco de la viola koloro tre varias - inter preskaŭ blanka ĝis preskaŭ nigra. La floroj havas agrablan odoron. Granda nombro de floroj kreskas sur ĉiu planto, nombriĝis ĝis maksimume kvindek.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.