Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La troloĝiĝo, troa loĝantaro aŭ troa populacio estas la loĝdenso kiu okazigas malbonigon de la medio, malpliiĝon en la vivkvalito aŭ falo de la populacio. Ĝenerale tiu termino aludase al la rilato inter la homa populacio kaj la medio.[1] Ĝi aplikeblas ankaŭ al ĉiu ajn alia specio kiu atingas danĝerajn nivelojn laŭ ties nombro de individuoj.
La Troloĝiĝo derivas de la supero fare de animala specio de la limoj de elteneblo de la biotopo kie ĝi loĝas. Tio estas, specio postulas pli da manĝo, produktas pli da restoj kaj bezonas pli da spaco ol tiu kiun la biotopo povas havigi aŭ akcepti sen endanĝerigi la futuron de aliaj specioj kiuj loĝas en ĝi. La troa populacio ne estas tiom afero pri spaco, kion pri limigo de resursoj, kaj ĉefe, kiel rekta konsekvenco, de formorto de la specioj kiuj kunloĝas en la regiono superloĝata kun la homa specio, se temas pri ĝi. Oni ĉirkaŭkalkulas ke 99,9% de ĉiuj specioj iamaj en la planedo iĝis formortintaj pro unu aŭ alia tialo, dum oni povas konsideri aktuale la ĉefa tialo de formorto la homan agadon, krom ke oni devas pripensi pri la fakto, ke sen tiuj formortoj la homa specio neniam estus okupinta ĉiujn ekosistemojn de la planedo kiujn ĝi nune okupas.[2][3]
La Troloĝiĝo povas rezulti el pliiĝo de la naskindico, el malpliiĝo de la mortindico ĉefe pro antaŭenigo de la medicino, el pliiĝo de la enmigrado aŭ pro biomo neeltenebla kaj elĉerpigo de resursoj. Eble en areoj de malalta loĝdenso okazas Troloĝiĝo ĉar tiu preciza areo ne povas elteni tiom da populacio.
La koncepto de Troloĝiĝo baziĝas sur la aksiomo ke ĉia teritorio havas precizan ŝarĝokapaciton, kion determinas la kvanto de disponeblaj resursoj, kaj la indico de renovigo de tiuj. La populacio de ĉiu specio atingos sian taŭgan nivelon kiam tiu egalu al la capacidad de carga. Se la populacio pliiĝas super la ŝarĝokapacito, estos troa populacio, kaj sekve la resursoj (ĉefe la manĝaĵoj) ne sufiĉos por ĉiuj la loĝantoj (komponantoj) de la populacio, kaj venos morto pro malsatego.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.