trolebuso en Abĥazio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Trolebusa transporto en Suĥumo (abĥaze Аҟәатәи атроллеибус, kartvele სოხუმის ტროლეიბუსი) estas trolebusa sistemo en la ĉefurbo de la parte agnoskita Respubliko Abĥazio Suĥumo. Trolebusa trafiko estis malfermita la 3-an de januaro 1968, sed estis ĉesigita en 1992-1994 pro la kartvela-abĥaza milito.
Trolebusa transporto en Suĥumo | |
---|---|
Trolebusoj de Suĥumo | |
trolebusa sistemo | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Suĥumo |
Transportsistema speco | trolebuso |
Komenco de trafiko | 3-a de januaro 1968 |
Teknikaj informoj | |
Nombro de linioj | 3 |
Nombro de veturiloj | 25 |
Aktuale en 2024, la urbo funkciigas 3 itinerojn, kiuj estas servitaj per 25 trolebusoj.
Suĥumo, kune kun Erevano, estas unu el la du urboj en Transkaŭkazio kie trolebusa trafiko estis konservita. Se oni konsideras Abĥazion kiel parton de Kartvelio, tiam Suĥumo estas la lasta funkcianta trolebussistemo en Kartvelio. La tarifo estas 10 rubloj. Trolebusoj funkcias de 6:30 ĝis 20:30.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.