Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Troickij ponto (aŭ la Ponto de Triunuo) estas unu el la plej gravaj kaj belaj pontoj trans rivero Neva en Sankt-Peterburgo. Ĝi kunigas la placon Marsovo Pole kaj la Placon de Triunuo, de kiu ankaŭ startas la avenuo Kamenoostrovskij. Laŭ la akso de la ponto iras meridiano de Pulkovo.
Troickij ponto | |||
---|---|---|---|
baskula ponto | |||
Estiĝo | 1903 | ||
Malfermo | 1903 | ||
Lando | Rusio Rusia Imperio Sovetunio vd | ||
Situo | Sankt-Peterburgo | ||
Situo | |||
Geografia situo | 59° 56′ 56″ N, 30° 19′ 39″ O (mapo)59.94875277777830.327405555556 | ||
| |||
La longeco de la ponto estas 582 metroj, la larĝeco — 23,4 metroj, maso de la metalaj konstruaĵoj — 11,2 tunoj. Funkciigita en 1903, ekde 1918 la ponto nomiĝis Ponto de Egaleco kaj post la morto de Sergej Kirov — Kirovskij Ponto (Ponto Kirov). La 4-an de oktobro 1991 la ponto rehavis sian historian nomon.
La ponto konsistas el 5 arkoj kaj unu disigebla arko ĉe la maldekstra bordo de la rivero. En la jaroj 2001-2002 la ponto estis fermita kaj grave rekonstruata. Post la rekonstruo ĝi denove estas en uzo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.