La Justica Palaco de Parizo (franclingve Palais de Justice de Paris) estas la ĉefa tribunalo de Parizo, la ĉefurbo de Francio. Ĝi troviĝas sur la insulo Cité kaj apud la katedralo Notre-Dame-de-Paris, en la historia centro de la urbo.
Justica Palaco de Parizo | |||||
---|---|---|---|---|---|
tribunala konstruaĵo | |||||
Estiĝo | 1868 | ||||
Adreso | |||||
Urbo | Parizo | ||||
Lando | Francio vd | ||||
Situo | 1-a arondismento de Parizo | ||||
Situanta sur | boulevard du Palais | ||||
Poŝtkodo | 75001 | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 48° 51′ 21″ N, 2° 20′ 42″ O (mapo)48.8557222.345051 [+] | ||||
| |||||
| |||||
La tribunalo estis konstruita sur la loko de la eksa reĝa palaco de Ludoviko la 9-a (Sankta Ludoviko). El tio, nur la belega Sainte-Chapelle restas, meze de la interna korto de la tribunalo.
La sama konstruaĵo ankaŭ entenas la eksan prizonon Conciergerie, hodiaŭ muzeon. La prizono restas famkonata, precipe ĉar tie la reĝino Marie-Antoinette estis enkarcerigita antaŭ sia ekzekuto per gilotino.
Eksteraj ligiloj
- (fr) Vizitu la Justican Palacon Arkivigite je 2006-11-26 per la retarkivo Wayback Machine (oficiala TTT-ejo)
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.