Tra La Mondo (periodaĵo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tra la Mondo, "Tutmonda Ilustrita Revuo Esperantista" (1905-1908), estis periodaĵo kun "aktualaj, ĝeneralinteresaj, artaj, sportaj, modaj, sciencaj, edukadaj, junulaj ktp. artikoloj, demonstritaj per multaj bonaj bildoj". La redaktoro estis Auguste Capé-Montrosier, la presejo A. J. Witteryck.
- Por aliaj aferoj kun la sama nomo, bonvole vidu la apartagilpaĝon Tra la Mondo.
De julio 1905 ĝis decembro 1908 en Meudon aperis 4 volumoj kun 196, 212, 192 kaj 96 paĝoj kaj multaj kovrilpaĝoj kaj pli ol 90 bildoj, 29x22 cm. La januara numero de 1908 ekzemple enhavis fruan (partan) tradukon de La Metamorfozo de Franz Kafka, faritan de P. Oreŝkof. Bibliografio de Internacia Lingvo (BIL, 1929) ne mencias la ĉefkunlaboranton, fraŭlino Oxenford. (Paul Tarnow).[klarigu]
La eldonistoj – Capé-Montrosier kaj Witteryck[klarigu] – ĉesigis la eldonon de tiu ĝis tiam plej bela esperanta gazeto pro "pripensita kaj intencita kontraŭtenado" de la esperantistoj kaj la esperantaj gazetoj.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Tra la Mondo en Enciklopedio de Esperanto
- Jarkolektoj ciferecigitaj (PDF-dosieroj) de "Tra La Mondo" en la Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet en Kortrijk
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.