From Wikipedia, the free encyclopedia
Torres de Berrellén [TOres debereLJEN] estas municipo de Hispanio, en la plej nordorienta parto de la komarko Ribera Alta del Ebro kies ĉefurbo estas Alagón, en la nordocentro de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).[1]
Torres de Berrellén | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 50693 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 498 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 28 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 45′ N, 1° 4′ U (mapo)41.7572644-1.0645474 [+] | ||
Alto | 211 m [+] | ||
Areo | 53,807596 km² ( 538 0.7 596 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Torres de Berrellén [+] | |||
Torres de Berrellén estas municipa teritorio en la plej nordorienta parto de la komarko Ribera Alta del Ebro, kie ĝi okupas teritorion oriente de Pradilla de Ebro kaj Remolinos, iom sude de la rivero Ebro proksime de la alfluejo de la rivero Jalón, sur la suda (dekstra) bordo. La rivero Ebro suferas fortan osciladon inter malaltaj kaj altaj niveloj kiam okazas pluvsezono foje koincide kun degelado; tio rezultas en inundoj. La municipa teritorio limas norde kun Tauste kaj Pradilla de Ebro, okcidente kun Remolinos, Alcalá de Ebro kaj Cabañas de Ebro, sude kun Alagón kaj La Joyosa kaj oriente kun Sobradiel kaj Zaragozo.[1]
La loĝloko Torres de Berrellén mem estas je 34 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas sur 211 msm ĉe la rivero Ebro.[2] Sude de la loĝloko estas la Aŭtovojo Vasco-Aragonesa (AP-68) kaj la Aŭtoŝoseo Autovía del Ebro (A-68) inter Alagón nordokcidente kaj Utebo sudoriente.[1]
La araboj lasis irigacian reton kaj havis defendokastelon en El Castellar, trans la rivero. La konkero de Zaragoza fare de Alfonso la 1-a en 1119 ebligis, ke ankaŭ tiu loko estis konkerita de kristanoj ĉirkaŭ tiu jaro. La loĝloko ŝajne fondiĝis kiam lokanoj de El Castellar (transrivere) devis trairi la riveron por kultivi la terojn de la nuna Torres. Ili en la 12-a jarcento konstruis kampardomojn (Torres, turoj en loka parolmaniero) por resti tie dum kultivlaboro, kaj finfine restis.[3]
Torres de Berrellén demografie kreskiĝis precipe ekde la dua duono de la 19-a jarcento, ĉefe pro la epidemio de filoksero en Francio, fekundeco de la valo kaj instalo de industrio. Sed poste tamen multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Torres de Berrellén oni malaltiĝis el 1 768 loĝantoj en 1960 ĝis nunaj 1 476 loĝantoj.
Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (ĉefe de irigacio: ĉefe cepoj, luzerno, maizo ktp.) brutobredado (ŝafoj, bovoj, porkoj), kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vino), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Ĉirkaŭ 34 % de la laboristaro laboras en industrio ekster la loko, ĉefe kiel salajruloj, kaj precipe en Opel España en Figueruelas.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.