From Wikipedia, the free encyclopedia
Torre de Juan Abad (Turo de Johano Abato) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.
Torre de Juan Abad | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Ciudad Real | ||
Poŝtkodo | 13344 | ||
Retpaĝaro | http://www.torredejuanabad.org/ | ||
Politiko | |||
Urbestro | José Luis Rivas Cabezuelo | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 240 (2010) | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 35′ N, 3° 4′ U (mapo)38.584722222222-3.0602777777778 [+] | ||
Alto | 814 m [+] | ||
Areo | 399,73 km² (39 973 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Torre de Juan Abad [+] | |||
La loĝantoj nomiĝas torreños. La censita populacio en 2010 estis de 1.240 loĝantoj kaj la denseco estas de 3,1 loĝ/km².
Torre de Juan Abad estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kamparo de Montiel en la sudorienta parto de la provinco de Ciudad Real. La areo de ties teritorio estas de 399.73 km². La geografiaj koordinatoj estas 38°35′05″ N 3°03′37″ Ok.
Agrikulturo kaj brutobredado.
La plej antikvaj referencoj al tiu loko estas de la Mezepoko; precize de Kronikoj de Alfonso la 8-a (Kastilio), kiu konkeris "Feznavessore" (el araba Hisn ibn Xoray) al islamanoj. El tiu kastelo, kie estis malliberigita Hiksemo la 3-a, unu el la lastaj kalifo de Kordovo, restas la ruinoj de la mallarĝejo de la turoj. La fortikaĵo estis kontrolejo de la paso de la montopasejo Dañador, kiu estis unu de la aliroj de la Aŭgusta Vojo el Andaluzio al Valencilando.
Oni dubas pri la reala ekzisto de Juan Abad (Johano Abato), de kiu ricevas nomon la vilaĝo, kaj kiu devis esti unu de la unuaj loĝantoj de la vilaĝo. Oni diras ke li apartenis al la Ordeno de Santiago kaj kiu dependis de Montiel.
Don Rodrigo Manrique apartigis el la teritorio la vilaĝon de Belmonte de la Sierr, en la aktualo Villamanrique. Jorge Manrique iĝis superulo de Montizón. Dum la regado de la Katolikaj Gereĝoj oni donis privilegiojn ĉar oni sendis kelkajn soldatojn al la Granada Milito.
Francisco de Quevedo estis senjoro de la vilaĝo, kvankam estis jurkonfliktoj pro tio dum jarcentoj, kaj tiu gastigis la reĝon Filipo la 4-a (Hispanio). Dum la 17a jarcento separiĝis la teritorioj de Castellar de Santiago kaj de Torrenueva.
En 1873, dum la karlismaj militoj, estis atako al la domo de Don Juan Frías fare de "liberaloj" kiuj venis el Urda kaj Campo de Criptana.
Kaj dum la Hispana Enlanda Milito tiu estis unu el la malmultaj lokoj kie ne okazis ekzekutoj.
Torre de Juan Abad estas konata pro siaj koncertoj de orgeno, kio estas referenco kaj je nacia nivelo kaj je internacia kaj pri la Internaciaj Kongresoj kiuj pri Quevedo oni organizas ĉiun duan jaron la Fondaĵo Francisco de Quevedo [kebEdo].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.