germana futbalisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Toni KROOS (naskiĝis la 4-an de januaro 1990 en Greifswald, tiam ankoraŭ parto de GDR, do nun 34-aĝa) estas germana futbalisto.
Toni Kroos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de januaro 1990 (34-jaraĝa) en Greifswald |
Lingvoj | germana • angla • hispana |
Ŝtataneco | Germanio |
Subskribo | |
Familio | |
Patrino | Birgit Kämmer |
Frat(in)o | Felix Kroos |
Edz(in)o | – |
Infanoj | 3 |
Okupo | |
Okupo | futbalisto podkastisto |
TTT | |
Retejo | https://www.toni-kroos.com/ |
Li iĝis membro de la germana nacia teamo de futbalo post la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008. Interalie li en tiu teamo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, en kiu la germana teamo atingis la trian pozicion. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "18". Ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kaj la Futbala Mondpokalo 2014, en kiu la germana teamo atingis la ĉampionecon, li partoprenis per tiu ĉemiza numero, kaj same en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016. En la Futbala Mondpokalo 2018 li rekoneblis per la ĉemiza numero "8", same en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2021.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.