From Wikipedia, the free encyclopedia
Tom aŭ Thomas CREAN (n. la 20-an de julio 1877 - m. la 27-an de julio 1938) estis irlanda maristo kaj esploristo de Antarkto. Li devenis de la graflando Kerry, kaj forlasis sian familian farmodomon en Annascaul por aniĝi al la brita Royal Navy je la aĝo 15. En 1901, dum li estis maristo sur la ŝipo HMS Ringarooma en Nov-Zelando, li kandidatiĝis por la ekspedicio de Robert Falcon Scott, ankaŭ nomita ekspedicio Discovery. Li tiel komencis elstaran karieron kiel esploristo dum la heroa epoko de antarkta esplorado.
Tom Crean | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de februaro 1877 en Annascaul, Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) |
Morto | 27-an de julio 1938 (61-jaraĝa) en Cork |
Mortokialo | Apendicito |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Irlando Irlanda Libera Ŝtato Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) |
Okupo | |
Okupo | esploristo seaman recruit (en) |
Li pro sia partopreno al pluraj antarktaj ekspedicioj akiris trifoje polusajn medalojn. Li famiĝis kiel malmola kaj fidinda polusa vojaĝisto. Post la Imperia Transantarkta Ekspedicio, Crean reaniĝis al la Royal Navy. Li emeritiĝis en 1920 kaj revenis al sia naskurbo Annascaul, kie li vivis kviete kaj mortis en 1938.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.