orgenkomponaĵo de Johann Sebastian Bach From Wikipedia, the free encyclopedia
La tokato kaj fugo F-maĵora BWV 540 - germane Toccata und Fuge F-Dur BWV 540 (la mallongigo BWV signas la "registron pri verkaĵoj de Bach", germane Bach-Werke-Verzeichnis) estas orgena komponaĵo de Johann Sebastian Bach.
Tokato kaj fugo F-maĵora | |
---|---|
muzika verko aŭ komponaĵo | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Eldonado | |
La ekesto de la komponaĵo estas pridisputata inter muzikaj fakuloj: multaj opinias, ke la komponisto kunmetis du antaŭajn verkaĵojn al komuna artaĵo. La ligo inter ambaŭ verkaĵoj estu, ke li evoluigis la du muzikajn temojn aŭ ĉefajn melodiojn de la fugo el la plej altaj tonoj de la komenca muzika temo de la tokato, respektive el la unua ĉeno de deksesonaj notoj de ĝi.[1] Oni supozas ke la tokato ekestis post la jaro 1715, la fugo antaŭ la jaro 1731. La muzikhistoriisto Christoph Wolff tamen taksas ke ambaŭ partoj ekestis ekde la jaro 1708, kiam Bach estis kortega orgenisto en Vajmaro,[2] dum kontraste la muzikhistoriisto Hans Klotz kalkulas la tokaton inter la orgenaj verkaĵoj de la maljuna komponisto Bach.[3] Pro sia nekutime granda gamo de tonoj ludeblaj per la orgena pedalaro (ĝis la noto f1) la tokato eble estis verkita por la orgeno de Christian Förner en kastelo Neu-Augustusburg, la rezidejo de la duklando Saksio-Weißenfels.[4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.