From Wikipedia, the free encyclopedia
Tobias Heinrich Gottfried Trost (* ĉ. 1680; † 12-a de aŭgusto 1759 en Altenburg) estas la plej eminenta turinga orgenkonstruisto. Trost estis alte estimata de Johann Sebastian Bach .
Tobias Heinrich Gottfried Trost | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1673 en Halberstadt |
Morto | 1-an de januaro 1759 (86-jaraĝa) en Altenburg |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | orgenkonstruo |
Trost estis filo de la orgenkonstruisto Johann Tobias Gottfried Trost. Li starigis i.a. la plej grandan barokorgeno de Turingio en la urbopreĝejo Waltershausen. Plua eminenta verko estas la Trost-orgeno en la kastela preĝejo Altenburg.
Trost estis eksperimentema, sed malpli lerta en negocado. Kostoj kaj konstrutempoj de siaj orgenoj ofte transpasis ĉiujn interkonsentojn, tiel ke la komisiantoj estis ĉagrenitaj. En Altenburg oni eĉ petis de Gottfried Silbermann ekspertizon, tamen tiu laŭdis la orgenon. Ekde sia pretiĝo en 1739 ĝi estis atrakciaĵo por orgenistoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.