Titanio, foje nomita Titanjo, estas la plej granda natura satelito de la planedo Urano, kaj la oka de la tuta sunsistemo laŭ grandeco. Ĝi estis malkovrita la 11-an de januaro 1787 de la germana-angla astronomo William Herschel.
Ĉi tiu artikolo temas pri luno de Urano. Por luno se Saturno rigardu la paĝon Titano (luno). Por kemia elemento legu la artikolon Titano (elemento). |
Titanio | |
Natura satelito de Urano (III) | |
astronomia simbolo | |
Titanjo, fotita de la kosmoesplorilo Voyager 2 la 24-an de januaro 1986 | |
natura satelito de Urano • regula satelito | |
---|---|
Oficiala nomo | Urano III[1] |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Titania vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | William Herschel[1] |
Dato de malkovro | 11-a de januaro 1787[1] |
Loko de malkovro | Slough[1] |
Unua superflugo | Voyager 2 (24-an de januaro 1986) |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 435 910 km |
Discentreco | 0,0011 |
Klinangulo | 0,340° (rilate al la ekvatoro de Urano) |
Periodo | 8,706234 tagoj |
Fizikaj ecoj | |
Diametro - Areo - Volumeno |
1576,8 ± 1,2 km 7,82 × 106 km2 2,065 × 109 km3 |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
(3,527 ± 0,09) × 1021 kg (1,711 ± 0,005) × 103 kg/m3 0,38 m/s2 773 m/s |
Rotacia periodo | Verŝajne kaptita |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo - Minimuma - Averaĝa - Maksimuma |
? 70±7 K (solstice) 89 K (solstice) |
Albedo Geometria albedo |
0,35 0,28 vd |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 13,73[2] |
Ĝia nomo devenas el tiu de rolulino Titania (la reĝino de la feinoj) en la komedio Somermeznokta sonĝo, de William Shakespeare.
Titanio enhavas egalparte glacion kaj rokon; ĝin verŝajne konsistigas roka kerno kaj glacia mantelo, apartigitaj de tavolo da likva akvo.
La titania surfaco, sufiĉe malhela kaj ruĝeta, ŝajnas esti travivinta kaj meteorfalojn kaj enan geologian aktivon. Ĝin trakovras krateroj maksimume 326-kilometrojn grandaj, sed la kraterdenso malplias tiun de la plej ekstera urana luno, Oberono. Titanjo verŝajne spertis rekreadon de sia surfaco pro geologiaj fenomenoj, kio malaperigis la plej antikvajn kraterojn.
La titanian surfacon traboras aro da grandegaj kanjonoj, estigitaj de la pligrandiĝo de ĝia kerno dum la lasta parto de la evoluo de la luno.
Spektroskopiaj esploroj per infraruĝa radiado malkovrigis la ekziston de karbona dioksido sur la surfaco de Titanio, kio opiniigas, ke la luno povus posedi maldensan karbondioksidan atmosferon. Mezuroj kondukitaj dum la kaŝado de stelo fare de Titanio kalkulebligis, ke la eventuala atmosfera premo devas esti malpli alta ol 10-20 nanobaroj.
La sistemo de Urano estis ĝis nun vizitita nur de la usona kosmoesplorilo Voyager 2, dum januaro 1986; Titanio estis multfoje fotita, kaj ni hodiaŭ posedas mapon de 40% el ĝia surfaco.
Referencoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.