Tirol (Sudtirolo)
komunumo de Sudtirolo, Italio From Wikipedia, the free encyclopedia
Tirol (germane, ankaŭ Dorf Tirol, itale Tirolo) estas komunumo de la la plejparte germanlingva Aŭtonoma Provinco Sudtirolo en norda Italio. En la komunumo, ĉe pitoreska monta deklivo inter vitejoj kaj pomarbaroj, staras la mezepoka kastelo Tirolo, kiu donis sian nomon ne nur al la komunumo, sed al la tuta regiono Tirolo. Fine de 2023 en la komunumo vivis 2 459 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Kuens, Algund, Meran, Moos in Passeier, Partschins, Riffian kaj Schenna.

Tirol (Tirolo) | |
![]() | |
komunumo de Italio vd | |
---|---|
Ŝtato | Italio |
Regiono | Trentino-Sudtirolo/Supra Adiĝo |
Provinco | BZ Sudtirolo |
Geografia situo | 46° 41′ N, 11° 9′ O (mapo)46.68333333333311.15 |
Alto super marnivelo | 594 m |
Areo | 25 km² |
Loĝantaro | 2459 (2023) |
Loĝdenso | 96 loĝantoj/km² |
Najbaraj komunumoj | Kuens, Algund, Meran, Moos in Passeier, Partschins, Riffian kaj Schenna |
Patrono | Johano la baptisto |
Festa tago | 24-a de junio |
Nomo de loĝantoj | Tiroler, Dorf Tiroler (germane) |
Poŝtkodo | 39019 |
Imposta kodo | L178 |
Kodo laŭ ISTAT | 021101 |
Telefona prefikso | 0473 |
Estro | |
Retpaĝo | Oficiala retejo (germane kaj itale) |
Nuntempe la plej grava ekonomia faktoro de la loko estas turismo. En la komunumo ĉirkaŭ 90 % de la bruta socia produkto devenas de turismo. En la multaj hoteloj kaj pensionoj kaj eĉ en kelkaj bienoj okazas ĉiujare ĉirkaŭ 700 000 tranoktadoj.
Lingva distribuo
La plejmulto de la loĝantoj (95,5%) parolas la germanan kiel denaska lingvo, 2,5% parolas denaske la italan kaj 2% la ladinan.
Vidindaĵoj

- La preĝejo de Sankta Petro (germane: St. Peter ob Gratsch) nomata ankaŭ Sankta Petro proksime al Tirolo estas preĝejo el la karolida epoko en la municipo Tirol situanta supre de la vilaĝo Gratsch/Quarazze (Merano).
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo (germane kaj itale)
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.