monto en Argentino From Wikipedia, the free encyclopedia
Cerro Tipas (konata ankaŭ kiel Cerro Cazadero (Ĉasejo) aŭ Cerro Walther Penck) estas masiva vulkanaro en Andoj, situa en nordokcidenta Argentino. Ĝi estas ĝuste sudokcidente de Ojos del Salado, nome la plej alta vulkano en la mondo. Tipas mem estas eble la tria plej alta aktiva vulkano en la mondo, kaj ĝi konsistas el stratovulkanoj, lafokupoloj, kaj lafofluaĵoj. Ties pinto estas 6 668 m super marnivelo kaj la komplekso kovras areon de 25 km². Estas informoj pri fumarola aktiveco, kaj de Silva kaj Francis (1991) konsideris ke la vulkano estis laste aktiva en Holoceno.[1] La komplekso Tipas-Cerro Bayo estis aktiva antaŭ 2.9-1.2 milionoj da jaroj eliganmte daciton kaj riolitojn. Magmokompono estas tipa ĉe Andaj stratovulkanoj. Tomografiaj studoj de subkuŝa krusto indikas modelon de sisma malpliiĝo sub Tipas.[2]
Tipas | ||
---|---|---|
monto, vulkano [+] | ||
Lando | Argentino | |
Supermara alteco | 6 658 m [+] | |
Koordinatoj | 27° 12′ S, 68° 33′ U (mapo)-27.2-68.55 [+] | |
- koordinatoj | 27° 12′ S, 68° 33′ U (mapo)-27.2-68.55 | |
Tipas | ||
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.