From Wikipedia, the free encyclopedia
Therese von WÜLLENWEBER (naskiĝinta la 19-an de februaro 1833 en Korschenbroich, mortinta la 25-an de decembro 1907 en Romo) estis germana monaĥino kaj kunfondinto de la ordeno de la Salvatorianinoj. De 1968 ŝi estas romkatolika beatulino.
Therese von Wüllenweber | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de februaro 1833 en Korschenbroich |
Morto | 25-an de decembro 1907 (74-jaraĝa) en Romo |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | monaĥino |
Grafino von Wüllenweber, naskiĝinte en Kastelo Myllendonk, havante kvar pli junajn fratinojn, ekde la junulaj jaroj volegis fariĝi ordena misiistino. Diversaj kongregacioj rifuzis akcepti ŝin.
En la festo de la senmakula koncipiĝo en 1888 ŝi fondis en Tivoli kun Franziskus Maria vom Kreuze Jordan virinan ordenon. Jordan ŝi ekkonis en julio 1882 en Germanujo; li fondis en decembro 1881 la ordenon de la Salvatorianoj.
Wüllenweber fariĝis ĝenerala priorino kaj ricevis la ordennomon Mario de la Apostoloj. Konfirmo de la ordeno fare ekleziaj aŭtoritaĵoj venis en 1911, papa aprobo sekvis en 1926. Kiel oldulino ŝi suferis pri malkreskanta vidokapablo; ŝi mortis pro astmo kaj meningito; oni entombigis ŝin, laŭ ŝia volo, sur la tombejo de Germanoj kaj Flandroj. Mallonge antaŭ la beatigo - en la 13-a de oktobro 1968 fare de Paŭlo la 6-a - okazis eltombigo. Ŝiaj ostoj troviĝas nun ĉe la sidejo de la kongregacio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.