La Testamento de Bahá'u'lláh, Profeto kaj fondinto de la Bahaa Kredo, estis malsigelita kaj legita publike naŭ tagojn post lia forpaso [1], kiu okazis la 29-an de majo 1892 (2-a de Dhi'l-Qa'dih 1309 p.H.) en lia Vilao de Bahjí apud la palestina urbo Akko ( 'Akká, nun en la norda parto de Israelo ).
Tiun testamenton sian Bahá'u'lláh propramane skribis, sigelis kaj transdonis al sia plej aĝa filo 'Abdu'l-Bahá' (arabe : "Servanto de Bahá' "), por ke ĝin li gardu ĝis lia forpaso. Tiun testamenton Bahá'u'lláh titolis "la Libro de Mia Interligo" (Kitáb-i-'Ahd), sia "plej grava epistolo", kaj la "Purpura Libro" [2].
En sia testamento Bahá'u'lláh elektis sian plej maljunan filon 'Abdu'l-Bahá' 'Abbás kiel la "Centron de sia Interligo" por gvidi la bahaan komunumon kaj kiel la unusolan interpretanton senararan de la siaj skribaĵoj. Jam en sia "Plej Sankta Libro" (Kitáb-i-Aqdas) [3] kaj en sia "Surao de la Branĉo" (Súriy-i-Ghuṣn) [4] Bahá'u'lláh elektis iun titolitan "la branĉo el tiu praa radiko potenca" por tia ofico, sed nur en sia testamento li klarigis, ke tiu-ĉi estas ja 'Abdu'l-Bahá titolita la "Plej Granda Branĉo" (Ghuṣn-i-A‘ẓam) de Bahá'u'lláh. [5]
Por la bahaanoj, la Interligo tiel estigita de Bahá'u'lláh havas neniun ekvivalenton en la pasintaj religioj, kaj garantias la daŭran protekton de la bahaa komunumo kontraŭ eventualaj skismoj.
Notoj
Referencoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.