Teksilo aŭ teksmaŝino estas ilo por dense interkrucigi fadenojn por fari ŝtofon.
La varpo estas la teksbazo, la paralelaj fadenoj fiksitaj sur la teksilo, inter kiujn la teksisto intermetas la vefterojn.
Historio
Teksiloj estas inter la unuaj homaj iloj, oni trovis teksilojn neolitikajn.
Leonardo da Vinci desegnis modelon de teksilo.
La unuaj teksmaŝinoj ekzistis dum la 16-a jarcento por teksi rubandojn.
Jacques de Vaucanson funkciigis teksilojn per azeno aŭ ĉevalo.
En 1785 Edmond Cartwright inventis mekanikan teksilon nomitan Power Loom. Pro tia tekniko multaj homoj estis maldungitaj. Ekis ribeloj kaj multaj teksiloj estis detruitaj. Ĉefe la silezia teksistribelo de 1844 vidigas la socian mizeron pro la perdo de la familia metio.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Teksado (Kamparmuzeo Obermain)
- Historio de la teksindustrio en Svisio[rompita ligilo]
- Jacquard-teksilo[rompita ligilo]
- Kolekto de veftiloj por teksiloj
- Viva teksaĵmuzeo Groß-Siegharts[rompita ligilo]
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.