Tejdo
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tejdo (hispane Teide) estas vulkano en la insulo de Tenerifo, Kanarioj. Kun alteco de 3718 m super marnivelo, ĝi estas la plej alta monto de Hispanio kaj de ĉiuj insuloj en Atlantiko.
Tejdo | |
hispane Teide | |
vulkano | |
Vido al nordaj deklivoj de Tejdo vintre | |
Lando | Hispanio |
---|---|
Insularo | Kanariaj insuloj |
Insulo | Tenerifo |
Montaro | Cañadas del Teide |
Situo | Tejdo |
- alteco | 3 718 m s. m. |
- koordinatoj | 28° 16′ 17″ N 16° 38′ 27″ U (mapo) |
Lasta erupcio | 1909 |
Tipo de vulkano | Stratovulkano |
Unua grimpo | Siro Edmund Scory |
- dato | 1582 |
Situo rilate al Afriko
| |
Vikimedia Komunejo: Teide | |
Portalo pri Geografio | |
Plej alta monto de Hispanio. | |
La monto kaj la ĉirkaŭaĵoj estas protektitaj kiel Nacia Parko. Ĝi estas la plej vizitata parko en la lando.
Eblas supreniri ĝis 3 555 m. per telfero en malmultaj minutoj. Por atingi la pinton necesas speciala permeso, ne malfacile akirebla en la centraj oficejoj de la Parko en Santa Cruz de Tenerife.
Tejdo estas ankoraŭ aktiva vulkano. La lasta grava aktivado okazis en 1909.
La menciita telfero ekiras en alto de 2356 metroj, atingebla per aŭto aŭ buso. Ĝi konsistas el du kontraŭdirekte veturantaj vagonoj, kiuj povas transporti po 38 personojn.
La supra stacio (La Rambleta) estas en alto de 3.555 metroj, la niveldiferenco do estas 1.199 metroj, Ĉar la veturado daŭras ĉ. 8 minutojn, la meza nivelrapido estas 2,5 m/s. Laŭ la distanco inter la stacioj (2 482 m) la rapido estas 5 m/s; la maksimuma rapido estas 8 m/s. La motoroj havas povumon 1200 ĉevalpovoj (880 kW).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.