From Wikipedia, the free encyclopedia
Tebing Tinggi (pli malofte Tebing Tinggi Deli) estas urbego en insulo Sumatro, en provinco Norda Sumatro en Indonezio. Tebing Tinggi konsistas el 5 distriktoj.
Tebing Tinggi | |||
---|---|---|---|
urbo de Indonezio vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 169 786 (2015) [+] | ||
Loĝdenso | 5 477 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 3° 20′ N, 99° 10′ O (mapo)3.328333333333399.1625 [+] | ||
Alto | 23 m [+] | ||
Areo | 31 km² (3 100 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+07:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tebing Tinggi (North Sumatra) [+] | |||
Tebing Tinggi situas proksime de la nordorienta marbordo en la insulo. Pematangsiantar troviĝas 43, provinca ĉefurbo Medano 61, Tanjungbalai 83, Pekanbaru 403, Banda Aceh 492, Batam 595, Palembang 939, ĉefurbo Ĝakarto 1357, Bandungo 1475, Semarang 1697, Jogjakarto 1754, Surabajo 1913, Makassar 2441 kilometrojn (aere) .
En tiu loko la administracio komenciĝis en 1864. Tebing Tinggi estis akceptita kiel komunumo en 1917. Dominado de japanoj okazis inter 1942-1945, poste Indonezio proklamis sian liberecon. En 1998 la kabineto deklaris reformojn sufokigitajn la vivnivelon, ankaŭ en Tebing Tinggi tumultoj okazis kontraŭ la etnaj ĉinoj. Oni prirabis la butikojn, eĉ rizmuelejojn apartenantajn al la ĉinoj. En 2001 granda inundo okazis. Ne estis mortoj, sed la materialaj perdoj estis grandaj.
Loĝantoj de Tebing Tinggi estas malajoj (70%), batakoj (11%), ĉinoj (8%) kaj aliaj.
La plimulto de la loĝantaro estas islama, krome ekzistas pluraj kristanoj, budhanoj (5.33%), hinduoj kaj aliaj religioj.
Tebing Tinggi estas voja kaj fervoja nodo. Estas facile alireblaj Medano, Pematangsiantar kaj la marbordo (kie ne ekzistas haveno). La plej proksima flughaveno funkcias en Medano.
Tebing Tinggi havas tropikan pluvarbaran klimaton (Af). En ĉiuj monatoj pluvas, resume jare 2298 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 22-32 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.