From Wikipedia, the free encyclopedia
Te-rozoj (Rosa indica fragrans) apartenas al la t.n. malnovaj rozoj ene de la kulturrozoj. El la kruciĝo de ĉinaj terozoj kun eŭropaj rozkultivaroj ekestis en la 19a jarcento la unuaj „modernaj“ rozoj: la te-hibridoj (nobla rozo).
Te-rozoj jam enis en la jaro 1752 el la ĉina Kantono al Svedio, de tie 1759 al Anglio kaj Mezeŭropo. Ili estis breditaj jam en ilia hejmlando el Rosa gigantea × Rosa chinensis kaj estis tre ŝatataj kaj disvastigitaj. En Eŭropo la nova rozo ne estis vintrorezista. La unua importo baldaŭ estis forgesita. Nur komence de la 19a jarcento venis novaj te-rozoj al Anglio kaj tie komenciĝis novajn bredadojn.
De kie la angla esprimo Tea rose (esperante te-rozo) venas, ne estas konata. Ekzistas diversaj klarigoj:
Fruaj kultivaro estis
Ĉe ambaŭ kultivaroj 'Jaune Desprez' kaj 'Lamarque' estis 'Parks Yellow Tea-scented China' la polendonanta kultivaro, la origina Noisette-rozo la patrino. La novaj kultivaroj estus nun Noisette-rozoj, sed ĉar la Noisette-rozo estas memsterila kaj ne donas purliniajn idojn, montriĝis, ke la patrina rozo ne estas vere „Noisette-rozoj“. El hodiaŭa vidpunkto ili estas te-hibridoj, same iliaj idoj 'Chromatella', 'Maréchal Niel', 'William Allen Richardson', 'Alister Stella Gray' kaj aliaj.
Poste venis inter alie
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.