Tamás Vécsey
hungara advokato, politikisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Tamás Vécsey [tamAŝ vEĉei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vécsey Tamás estis hungara juristo, politikisto, profesoro, membro (korespondanta en 1881, ordinara en 1889, honora en 1911) de Hungara Scienca Akademio. Lia nobela antaŭnomo estis hernád-vécsei.
Tamás Vécsey | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de februaro 1839 en Szikszó |
Morto | 14-an de aprilo 1912 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, felszámolták |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Tamás Vécsey (en) |
Okupo | |
Okupo | politikisto juristo instruisto |
Tamás Vécsey naskiĝis la 24-an de februaro 1839 en Szikszó. Li mortis la 14-an de aprilo 1912 en Budapeŝto.
Biografio
Tamás Vécsey frekventis universitaton en Pest (urbo) inter 1856-1860. Post 2 jaroj li akiris diplomon, ekinstruis en la universitato, krome li advokatiĝis. Inter 1864-1874 li instruis en Luterana Jura Akademio (Eperjes). Reveninta al Budapeŝto li iĝis publika ordinara profesoro. Li estis elektita dufoje dekano, en la studjaro 1901 rektoro. Li politikadis en la parlamento inter 1869-1881, krome li havis funkciojn en la luterana eklezio. Li okupiĝis precipe pri la romia juro.
Elektitaj publikaĵoj
- Római jogtan (1867, 1868)
- Római családi jog (1875)
- A római jog külső története és institutiói (1886, la sepa eldono en 1907)
- Széchenyi és a magyar magánjog (István Széchenyi kaj la hungara privata juro), (1895)
- Exegeticum. Válogatott helyek a Digestákból magyarázatokkal (1905)
Fontoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.