From Wikipedia, the free encyclopedia
Tamás Faragó [tamAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Faragó Tamás estas hungara akvopilkisto (avanulo), olimpiano, olimpika kaj monda ĉampionoj, trejnisto.
Tamás Faragó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de aŭgusto 1952 (72-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | akvopilkisto akvopilka trejnisto |
Tamás Faragó[1] naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1952 en Budapeŝto.
Tamás Faragó akiris bestkuracistan diplomon en Veterinara Universitato de Budapeŝto en 1980, trejnistan diplomon en la sekva jaro en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. Li edziĝis dufoje, la dua edzino naskis 3 geĝemelojn en 2001. Li ricevis premiojn inter 1975-2020.
Tamás Faragó akvopilkadis en Budapeŝto inter 1965-1984, poste ĝis 1989 en Okcidenta Germanio kaj Italio. Li estis hungara ĉampiono naŭfoje (1975-1984) dum li estis membro de la nacia hungara teamo 258-foje inter 1970-1985. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1972 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1976 kun arĝenta kaj ora medaloj, krome en mondĉampionumo li estis la unua en 1973. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1989, poste li estis trejnisto en pluraj lokoj, ankaŭ eksterlande. En 1993 li malfermis akvopilkistan lernejon en Budapeŝto kune kun Gábor Csapó.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.