From Wikipedia, the free encyclopedia
Taliŝ-Montaro (azerbajĝane Talış dağları), estas montaro en nordokcidenta Irano kaj sudorienta Azerbajĝano. Ĝi troviĝas en la nordokcidenta sekcio de Elborz-Montaro, etendiĝante sudorienten ekde Lenkoran-Malaltebenaĵo en sudorienta Azerbajĝano ĝis la pli malalta parto de Sefid-Rud ( Blanka rivero ) en nordokcidenta Irano. Malmulte da pintoj superas 3 000 metrojn kaj la humidaj duon-subtropikaj marbordaj malaltaĵoj laŭlonge de la Kaspio, inkluzive Lenkoran-Malaltebenaĵo, situas je la orienta bazo de la montaro [1].
Taliŝ-Montaro | |||
---|---|---|---|
montara sistemo | |||
Alteco |
1 792 m | ||
Geografia situo | 38° 42′ N, 48° 18′ O (mapo)38.748.3 | ||
| |||
| |||
La maksimuma jara precipitaĵo en Taliŝ-Montaro estas inter 1 600 mm kaj 1 800 mm; tiu estas tra la Lenkoran-Malaltebenaĵo la plej alta precipitaĵo en Azerbajĝano kaj ankaŭ en Irano.
La hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj estas ekoregiono de abundaj malaltaĵaj kaj montaraj mezvarmaj pluvarbaroj kiuj tute kovras Taliŝ-Montaron.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.