From Wikipedia, the free encyclopedia
La tajdofluo estas marfluo kreita de tajdoj. Ĝiaj forto kaj direkto ŝanĝiĝas kun la momento de la tajdo. Ĝi estas rimarkebla apud la bordoj de maroj influataj de la tajdo. La tajdofluo estas pli forta kiam la topografio de la bordo kaj de la fundoj devigas la akvon, sub influo de la tajdo, trairi mallarĝan areon : tiam tio povas konsistigi ĝenon aŭ eĉ danĝeron por la ŝipnavigado.
La maksimuma rapido de tajdofluo en iu loko dependas kaj de la tajdodiferenco kaj de la konfiguro de la fundoj : tiu fluo estas aparte forta en marpasejoj (en Kanado, Skookumchuck Narrows: pli ol 12 knotoj; en Norvegio (Maelstrom), en Francio Raz de Sein, Raz Blanchard pli ol 10 knotoj), la enirejoj de rioj aŭ de riveroj (Étel kaj estuaro de Ĝirondo en Francio) aŭ de fermitaj basenoj submetataj al tajdo (fluo La Jument en golfo de Morbihan: 7 knotoj, pasejo de baseno de Arcachon en Francio). Ankaŭ la Manika Markolo estas trairata per fluoj kiuj povas rapidi ĝis 6 knotoj en la plej mallarĝaj lokoj. En la aliaj francaj bordaj areoj la tajdofluo estas ĝenerale malpli rapida ol 2 knotoj en vigla tajdo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.